Albert Hofmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Hofmann,
la patro de LSD, 1993

Albert HOFMANN (11-a de januaro 1906, Baden29-a de aprilo 2008, Burg im Leimental) estis svisa kemiisto, plej famkonata pro la malkovro de LSD.

En 1938 serĉante medikamenton por sangocirkulado li laboris pri derivaĵoj de lizerga acido, substanco el ergoto, kiu havas sangohaltigan efikon kaj estas uzata ekzemple post naskoj. Bestoj ricevintaj la substancon LSD-25 montris nur maltrankviliĝon. En dua serio, kvin jarojn poste, la 19-an de aprilo 1943 Albert Hofmann faris memeksperimenton pri la drogo, kies protokolo tre famiĝis:

Citaĵo
 16:20 Prenado de la substanco
17:00 Komenciĝas kapturniĝo, timo, vidperturboj, paralizo, ridemo. - Per biciklo hejmen. De la 18-a – ĉ. 20-a gravega krizo. La lastajn vortojn mi povis skribi nur kun ekstrema peno. 
— Albert Hofmann, Protokolo pri memeksperimento kun LSD

Poste li priskribas halucinaciojn kaj kolorviziojn:

Citaĵo
 Nun mi iom post iom ekĝuis la ŝanĝiĝantajn kolorojn kaj formojn, daŭrantaj eĉ kun fermitaj okuloj. Kalejdoskope buntaj fantaziaj formoj altrudiĝis, fermiĝantaj kaj malfermiĝantaj cirkloj kaj spiraloj, disŝprucantaj kolorfontanoj, ordiĝantaj, kruciĝantaj, en konstanta fluo. Aparte strange, kiel ĉiuj akustikaj perceptoj, ekzemple la sono de porda anso aŭ de preterpasanta aŭto, fariĝis optikaj impresoj. Ĉiu sono generis laŭ formo kaj koloro korespondan vigle ŝanĝiĝantan bildon. 
— Albert Hofmann, Protokolo pri memeksperimento kun LSD

LSD estis komence surmerkatigata kiel medikamento psikoterapia por trakti alkoholismon kaj seksmisfunkcion. Post la populariĝo de la drogo por celoj nemedicinaj, Hofmann nomis LSD sian problemfilon. Intertempe LSD estas malpermesata.

La 29-an de aprilo 2008 Albert Hofmann mortis pro korinfarkto en sia domo en aĝo de 102 jaroj.

Bibliografio

  • Wasson, Robert Gordon / Hofmann, Albert / Ruck, Carl A. P. (1978): The Road to Eleusis: Unveiling the Secret of the Mysteries (Ethno-Mycological Studies, No. 4). Harcourt. ISBN 0-15-177872-8
  • Schultes, Richard Evans / Hofmann, Albert (1980): Plants of the Gods: Origins of Hallucinogenic Use. Random House / Arrow. ISBN 0-09-141600-0
  • Hofmann, Albert (1981): LSD, My Problem Child. McGraw-Hill. ISBN 0-07-029325-2
  • Hofmann, Albert (2001): LSD - Mein Sorgenkind. Klett-Cotta. ISBN 3-608-94300-5

Eksteraj ligiloj