Albert Lienhardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Lienhardt
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1904 (1904-09-28)
en Riedisheim
Morto 23-an de novembro 1996 (1996-11-23) (92-jaraĝa)
en Mulhouse
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Kovrilpaĝo de Optimala Ortografio, 1978

Albert LIENHARDT (naskiĝis en 1904, mortis la 23-an de novembro 1996 en Mulhouse, Alzaco, Francio) estis dumviva membro de UEA kaj dumviva membro de Unuiĝo Franca por Esperanto kaj honora membro de Franca Fervojista Esperanto-Asocio.

Konatiĝinte 20-jara kun Esperanto, li kreis post la dua mondmilito la eldonejon Nova, kiu jam de 1946 publikigis vortarojn kaj lernolibrojn en Francio, interalie lernilon por komencantoj (1955), kiun li mem verkis sub la anagrama pseŭdonimo Bernard Thaillet. Tre aktiva en la orient-franca (Alzaca) movado, Lienhardt ne okupis oficialajn postenojn, sed iniciatis multajn kursojn ĉeestajn kaj korespondajn. Lia nomo iĝis tutmonde konata pro la popularaj didaktikaj verkoj Amuzaj Dialogoj en Esperanto (1973, 1980, 1981), Facilaj Dialogoj (1982) kaj Amuza Legolibro (1984, 1989). Dum siaj lastaj dudek jaroj li dediĉis sin al interlingvistikaj studoj kaj lanĉis la proponon Optimala Ortografio (1978), speco de reformita Esperanto sen diakritaj literoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • ESPERANTO, LA LANGUE „PASSEPARTOUT" POUR TOUS. Eld. Nova Mulhouse, 1955(?)
Citaĵo
 Ĉi-tiu lernolihro estas destinita por disvastigi Esperanton en pli vastaj

rondoj, ĉar ei estos vendata grandskale en pluraj miloj da librejoj. Ni ja devas koncedi, ke la Esperantista literaturo ne estas videbla en ĝeneralaj librejoj, en kioskoj surstrate aŭ en la stacidomoj. Ĉi tiu lernolibro dank' al la eldonanto estos vendata en tiu stilo. Pro tio ĝi estas ne multekosta kaj ne granda, ĉar ĝi devas altiri kaj ne fortimigi la aĉetontojn. Ĝi ne enhavas la kompletan gramatikon, por tiu estas rezervita dua libro Manuel d'Etude kaj tria Manuel de Perfectionnement, ambaŭ de Jean Couteaux. Krome estas planita Koresponda kaj Konversacia libroj legolibroj kaj vortaro, ĉiuj en la sama serio. La aŭtoro klopodis prezenti la lingvan materialon tiamaniere, ke la memlernantoj trovu en la libro tion, kion ili bezonas, li tial donas ekzaktan priskribon de la prononco kaj vortoj transkribitaj laŭ la franca lingvo fonetike, kaj li promesas ke oni povos post kelkaj semajnoj legi, skribi kaj paroli la intet-nacian lingvon. Ni ankoraŭ ne havis okazon por praktike elprovi la libreton, sed ĝi sajnas vere esti laŭcele farita, nur la preso estas laŭ svisa mezuro ne tute perfekta kaj la literoj uzitaj por lernolibro tro malgrandaj, sed en Francujo oni havas pri tio eble alian opinion. La eldono de germanlingva lernilo en la sama stilo estus malgraŭ la jam ekzistantaj bonaj gramatikoj tre utila, ĉar antaŭ ĉio la maniero de disvastigado meritas plenan atenton; ni pekas en tio, ke niaj libroj estas haveblaj nur en niaj cirkloj, kaj iu meza privatulo, kiu ne havas rektan kontakton kun esperantistoj nur malfacile povas trafi esperantajn lernolibrojn ne trovante ilin en sia kutima

librejo aŭ kiosko. 
— A. B. Belga Esperantisto - Numero 336, Septembro - Ok. 1955