Albert Nicholas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Nicholas
Albert Nicholas dum prezentado en ĵazklubejo Jimmy Ryan's, Novjorko, proks. marton de1947. Foto de William P. Gottlieb
Albert Nicholas dum prezentado en ĵazklubejo Jimmy Ryan's, Novjorko, proks. marton de1947. Foto de William P. Gottlieb
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1900 (1900-05-27)
en Nov-Orleano
Morto 3-an de septembro 1973 (1973-09-03) (73-jaraĝa)
en Bazelo
Ŝtataneco Usono
Parencoj Wooden Joe Nicholas
Okupo
Okupo klarnetisto • ĵazmuzikisto • saksofonisto
vdr

Albert Nicholas (* 27-an de majo 1900 en Nov-Orleano ; † 3-an de septembro 1973 en Bazelo, Svisujo) estis usona ĵaz-klarnetisto (ankaŭ saksofonisto) de novorleana ĵazo kaj bandestro. Laŭ Martin Kunzler li estis la „ plej virtuoza el ĉiuj kreolaj novorleanaj klarnetistoj . En sia eleganta, poezia ludo li kombinis influojn de la unua kaj dua generacioj [...] kun propraj elementoj.“

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Nicholas, nevo de Wooden Joe Nicholas, kiu estis donacinta al li jam frue klarneton, lernis komence je ĉi tiu, poste je klarnetisto Lorenzo Tio kaj ludis jam junaĝe ĉe King Oliver, Buddy Petit kaj Manuel Perez. Dum la Unua Mondmilito li estis ekde 1917 ĝis 1919 je la komerca ŝiparo (kiel ankaŭ Zutty Singleton) kaj reveninte al Novorleano fondis propran bandon, en kiu ludis Barney Bigard kaj Luis Russell. En 1924 li iris al King Oliver (kaj lia bando „Dixie Syncopators“) en Ĉikago. En 1926 li forlasis lin kaj vagadis tra la mondo. Li ludis i.a. en Ŝanhajo, Kairo („Guido Curti´s Band“) und Aleksandrio („Benedetti´s Six Crackerjacks“). En 1928 li estis post stacio en Parizo denove en Usono kaj ludis ĝis 1933 en la orkestro de Luis Russell, kiel ankaŭ denove ekde 1937 ĝis 1939, kiam ĉi tiu formis la orkestron de Louis Armstrong. Intertempe li laboris ĉe Sam Wooding, Bernard Addison kaj Chick Webb. Poste li surdiskigis kun Jelly Roll Morton (1939) kaj muzikis kun Zutty Singleton kaj John Kirby. Dum la Dua Mondmilito li estis devigata perlabori sian vivtenon kiel inspektisto je la novjorka metroo, antaŭ ol li trovis denove laboron kadre de la diksilando revivigo post la fino de la milito (en 1945 kun Art Hodes, kun Bunk Johnson kaj Kid Ory). En 1953 li sekvis la modelon de Sidney Bechet kaj iris al Parizo, ekde kie li koncertvojaĝis kiel stelula soloisto kun la bandoj Claude Luter kaj André Reweliotty same kiel la Dutch Swing College Band tra Eŭropo. En 1969 li prezentis dum la „Jazz Expo“ en Londono kaj ekloĝis en Bazelo, kie li muzikis kun Oscar Klein, sed ankaŭ kun Bob Carter, Barry Martyn kaj kun la bando Harlem Ramblers, kun kiu li i.a. n 1971 havis multatenditan prezentadon je la zurika ĵazfestivalo. En 1972 li malfermis kun la „Red Hot Pods“ la klubejon Jazzland en Vieno kaj prezentis je la ĵazo-festivalo de Montreux.

Konsultlibraj notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]