Albert Saint-Martin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Saint-Martin
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1865 (1865-01-01)
Morto 1-an de januaro 1947 (1947-01-01) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo esperantisto • politika aktivisto
vdr

Albert SAINT-MARTIN (1865-1947) estis unu el la plej aktivaj esperantaj disvastigantoj en Montrealo inter 1902 kaj 1947. Li prelegis, batalis por la lingvo de la komenco de la jarcento ĝis sia morto. Inter 1902 kaj 1904, li verkis multe kun Pierre Beauchemin en La Lumo sub la nomo A. Rembert.

Claude Larivière verkis la ununuran libron pri Albert Saint-Martin[1], kiu liveris multajn historiajn detalojn ne nur pri la movado sed ankaŭ pri la laboristaj luktoj kaj ties rilatoj kun tiu ĉi fama socialista batalanto. El la libro de Larivière eblas kolekti la ĉefajn eventojn kaj la multajn etapojn de la esperantista agado de tiu viro kiu havis la idealon transformi la socion unue laŭ la esperanta interna ideo, due laŭ la socialista kaj trie laŭ la marksistaj dogmoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Albert Frédéric Rambert nomita Saint-Martin naskiĝis la 1-an de oktobro 1865 en la montreala laborista kvartalo, Hoŝelago. Lia patro estis Joseph Rambert, ĉarpentisto, kaj lia patrino nomiĝis Ursula Sara Jacques; Albert laŭdire havis du fratojn kaj kvar fratinojn. Li edziĝis en 1886 kun Emma Marie Dufresne (1863-1934) de kiu li disiĝis eble inter 1915 kaj 1916. Naskiĝis el tiu geedzeco, du infanoj: la filo Théode (1888-1952) kaj la filino Berthe (1891-1980). Tiuj ludis rolon en la movado: Théode sekretariis en la Klubo Progreso kaj Berthe lernis esperanton frue kaj estis la juna knabino kiu portas lampon disradiantan la mesaĝon « Pri, per, pro, por esperanto » sur la kovrilo de la revuo La Lumo.

Saint-Martin profesiis kiel stenografisto en la Supera Kortumo, la ĉefan parton de sia vivo. Liaj socialistaj agadoj kaj bataloj malutilis al la familia vivo kaj kaŭzis al li longadaŭrajn vundojn. Cetere li forlasis la kristanismon ĉirkaŭ 1895, kio estis tre grava afero en la tiutempe katolikega Kebekio.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Eble estis la stenografisto Pierre Beauchemin (1869-1952) kiu enkondukis Saint-Martin al la internacia lingvo. Ŝajnas ke li lernis rapide ĉar li instruis frue esperanton ĉefe en Montrealo kaj Maskuto (St-Hyacinthe) kie li prelegis multfoje. Larivière skribis: "Esperanto estis lingvo jam tre disvastigita en la laboristaj rondoj ĉar ĝi permesis al laboristoj komuniki trans la lingvaj kaj naciaj limoj". Dum liaj esperantaj agadoj, Saint-Martin estis sekretario en la Laborista Partio kiu estis fondita en 1904-1905 kaj li kandidatis baloton de 1905 kontraŭ la kebekia ĉefministro, Lomer Gouin (1861-1929) - li ricevis 13% de la voĉoj.

En 1905, li foriris al Europo, kun sia familio kaj Pierre Beauchemin, por ĉeesti la Unuan Universalan Kongreson de Esperanto en Boulogne-sur-Mer. Plie, oni nomumis lin kaj Beauchemin kiel membroj en la Lingva Komitato. Larivière menciis ke Saint-Martin paroladis esperante, france kaj angle dum socialista kunveno en 1906; samjare, ŝajnas ke li faris esperantan diskon.

En 1907 li kunfondis la Esperantan Kooperativon por helpi la malriĉajn laboristojn kaj la senlaborulojn.

Aliaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

Memortabulo al Albert Saint-Martin, Montrealo
Memortabulo al Albert Saint-Martin, Montrealo

Dumtempe li aliĝis al la Socialista Partio de kiu li fariĝis la estro en 1914. Saint-Martin kun kelkaj amikoj aĉetis, en 1910, bienon apud Mont-Laurier (norde de Montrealo) por fondi kolektivan farmejon kiun ili nomis La Kanado. Oni ne scias ĉu estis esperantaj agadoj tie; incendio okazis kaj la konstruaĵoj estis detruitaj en 1918. Tiujare, kiel multaj laboristoj kaj tutmondaj socialistaj batalantoj, Saint-Martin apogis la sovetan revolucion kaj li pensis poste ke tiu-ĉi devis radikaliĝi sub Trocki. Necesas scii ke la kebekia socio en tiu tempo estis tre konservema kaj netolerema ĉar la Katolika Eklezio premegis kontraŭ la intelektaj grupoj.

Oni ignoris Albert-Saint-Martin dum multaj jaroj post lia morto, kiu alvenis la 9-an de februaro 1947 kaj tial, ke li estis ateisto, oni entombigis lin en la protestanta tombejo Hawthorne-Dale (oriente de Montrealo) sub granda kverko apud belaj aceroj.

En 1988, parko de la montreala arondismento de Le Plateau-Mont-Royal estis nomita omaĝe al li kaj liaj aktivecoj por laboristoj.[2] La 8an de septembro de 2023, lokaj esperantistoj senvualigis memortabulon pri liaj kontribuoj al Esperanto en Montrealo, kiel heredaĵon de la 107-a Universala Kongreso okazinta en la urbo en 2022.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Larivière, Claude, Albert Saint-Martin, militant d'avant-garde (1865-1947), Editions coopératives Albert-Saint-Martin, Montrealo, Kebekio, 1979.
  2. Ville de Montréal. Parc Albert-Saint-Martin. Konsultita la 9an de septembro de 2023.
  3. Esperanto-Societo Kebekia. Parc Albert-Saint-Martin: inauguration d'une plaque en l'honneur de l'espéranto. Preskomunikilo, la 8an de septembro de 2023. Konsultita la 9an de septembro de 2023.