Albert Szaniszló
Albert Szaniszló | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aŭgusto 1844 en Diosig |
Morto | 13-an de septembro 1913 (69-jaraĝa) en Aiud |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | agronomo • kuracisto |
SZANISZLÓ Albert (sanislo:) estis hungara zoologo, agrikulturisto naskita en Diószeg la 30-an de aŭgusto 1844 kaj mortinta en Nagyenyed la 13-an de septembro 1913.
Kariero[redakti | redakti fonton]
Szaniszló havigis diplomon de kuracisto en Peŝto en 1869 kaj estis asistanto ĝis 1873, poste instruisto en la agrikultura instituto de Kolozsmonostor, en 1880 privatprofesoro de la Universitato de Koloĵvaro, en jaroj 1884 – 86 direktisto de la stacio de porsemiga grajnesploro de Koloĵmonoŝtoro, en jaroj 1893 – 96 instruisto de la terkultura lernejo en Kassa, de 1896 ĝis sia morto li estis administra direktoro de reformita kolegio de Nadjenjedo. Krome sia pedagogia kaj agrikultura agado li priokupiĝis entomologion.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- Növénybetegségek (Kolozsvár, 1875);
- Kártékony rovarok a mező- és kertgazdaságban (Kolozsvár, 1884);
- A filloxera, kolorádóbogár, és a vértetű (Kolozsvár, 1886);
- A gazdát érdeklő káros és hasznos állalakról (Kolozsvár, 1890);
- A gyümölcsfák rovarellenségei és az ezek ellen való védekezés (Nagyenyed, 1900).