Albert Szenci Molnár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Szenci Molnár
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1574 (1574-08-30)
en Senec
Morto 17-an de januaro 1634 (1634-01-17) (59-jaraĝa)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd vd
Religio protestantismo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo tradukisto • teologo • tradukisto de Biblio • gramatikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

SZENCI MOLNÁR Albert (senci molna:r) estis hungara reformita pastro, lingvosciencisto, filozofo, psalmpoeto, eklezia verkisto, tradukisto naskita en Szenc la 30-an de aŭgusto 1574 kaj mortinta en Kolozsvár la 17-a de januaro 1634). Li estis la patro de reformita pastro János Szenczi Molnár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La avo de Albert Szenci Molnár alvenis el Sikullando en departementon Pozsony, kie li iĝis muelisto. Li studis de 1584 en Szenc, en 1586 en Győr, en 1587 en Gönc, de 1588 en Debrecen. En 1590 li estis edukisto en Kassa. De 1590 li estadis en Wittenberg, en 1592 Heidelberg, de 1593 ĝis 1596 en Strassburg, de 1597 ĝis 1599 en Heidelberg. Poste ĝis 1600 li estadis en Szenc. De 1600 li studis en Herborn. Lian latinan-hungaran vortaron komencis li verki en 1603 en Altdorf. De 1626 ĝis sia morto li vivis en Koloĵvaro. Per sia latinlingva hungara gramatiko post János Sylvester li konatigis la hungaran lingvon al Eŭropo. Al reformita eklezio li tradukis la psalmojn, faris korektojn en Biblio tradukita de Gáspár Károlyi. La influo de lia verko al la evoluo de hungara literatura lingvo kaj al hungara versado estas grandega.

Ĉefverkoj[redakti | redakti fonton]

  • Dictionarium latino-ungaricum és Ungaro-latinum (Nürnberg, 1604);
  • Psalterium ungaricum… (Herborn, 1607); Kis Cathechismus (Heidelberg, 1607);
  • Szent Biblia.. . (Hanau, 1608);
  • Novae grammaticae ungaricae … lifbri duo (Hanau, 1610);
  • Postilla Scultetica… (Oppenheim, 1617);
  • Az keresztényi religióra és igaz hitre való tanítás… (Hanau, 1624).
  • Szent Biblia Azaz Istennec O ÉS Uy Testamentomanac prophetac és apostoloc által megíratott szent könyvei [1].

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]