Alberti-baso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Alberti-baso estas speciala maniero de muzika akompano, kiun precipe la komponistoj de la klasika muziko utiligis. Oni nomis la Alberti-bason laŭ sia inventinto Domenico Alberti.

Temas pri arpeĝo, rompita maniero de akompano, je kiu la unuopaj tonoj de akordo eksonas ne samtempe, sed unu post la alia laŭ la sinsekvo „plej malalta, plej alta, meza, plej alta tono“ (La sinsekvo ne estas fiksita, do estas laŭplaĉe variebla). Ĉi tiu modelo ripetiĝas ĉiam denove. Fama ekzemplo por Alberti-baso estas la komenco de la pianosonato en C-maĵoro KV 545 de Wolfgang Amadeus Mozarts, la t.n. „facila sonato“:

Kutime oni uzas Alberti-basojn en verkoj por klavarinstrumentoj kaj ludas ilin per la maldekstra mano, tamen oni ankaŭ trovas ilin en komponaĵoj por aliaj instrumentoj, ekz. en la 5-a arĉkvarteto de Béla Bartók el la jaro 1934.