Alberto Vojtěch Frič

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberto Vojtěch Frič
Persona informo
Alberto Vojtěch Frič
Naskiĝo 8-an de septembro 1882 (1882-09-08)
en Prago
Morto 4-an de decembro 1944 (1944-12-04) (62-jaraĝa)
en Libeň
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tetanoso vd
Tombo Cemetery in Motol vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Familio
Patro Vojtěch Frič vd
Profesio
Okupo verkisto • esploristo • antropologo • fotistobotanikisto • verkisto de porinfana literaturo • etnografo • mondovojaĝisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alberto Vojtěch FRIČ (naskiĝis la 8-an de septembro 1882 en Prago - mortis la 4-an de decembro 1944 en Prago) estis ĉeĥa etnografo, vojaĝisto, botanikisto kaj verkisto. La sudamerikaj indianoj lin nomis Karaí Pukú (Longa Ĉasisto), en Eŭropo li estis konata ankaŭ kiel „Ĉasanto de kaktoj“.

Alberto Frič (Mexiko, 1923)

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Frič naskiĝis en familio de juristo kaj praga vica ĉefurbestro Vojtěch Frič. Jam de la juneco li vidigis eksterordinaran talenton en naturfakoj. Kiel eta bubo li alportis hejmen kakton Echinopsis eyriesii, origine nur kiel venĝaĵon kontraŭ ĝendarmo, kiu per manoj ŝatis kunfrapi lian saketon por ekscii, ĉu li ne kontrabandas ovojn sen dogano. La kakto dolorige punis la ĝendarmon, sed poste ĝi ekfloris kaj ligis al si la atenton de la knabo, antaŭ kiu malfermiĝis nova mondo. Jam kiel 15-jarulo li estis konsiderata unu el la plej grandaj spertuloj pri kaktoj en la centra Eŭropo kaj ricevadis petojn pri konsultoj kaj invitojn al sciencaj konferencoj.

Alberto Frič (Praha, 1901)

Li ankaŭ kolektis kaktojn, sed en 1899 ili ĉiuj mortis pro frostiĝo. Li decidis kolekti novajn kaktojn kaj en la jaroj 1901-1929 entreprenis 7 vojaĝojn al Suda Ameriko kaj unu al Norda Ameriko, kie li kolektis ne nur kaktojn, sed ankaŭ etnografian materialon pri sovaĝe vivantaj indianoj, ofte en nekonataj regionoj.

Vojaĝoj[redakti | redakti fonton]

La unua vojaĝo[redakti | redakti fonton]

La unua vojaĝo kondukis Frič-on al sovaĝaj anguloj de Mato Grosso, kie li renkontis indianojn de la gento Ŝavantes. Li devis reveni pli frue ol planite, ĉar li estis grave vundita de jaguaro. La rabobesto lin surprizis, li sukcesis vundi ĝin per pafo, sed la du korpoj kunfrapiĝis. Li fine mortigis la beston per ponardo, sed ankaŭ liaj vundoj lin preskaŭ senvivigis, se ne kuracus lin la indianoj dum pluraj semajnoj. Li fariĝis viro, kiu mortigis jaguaron kaj transvivis ĝian ĉirkaŭbrakon, kio akiris al li grandan respekton ĉe la indianoj. Li devis reveni en Eŭropon, sed la preskaŭ pia respekto al lia persono poste ebligis al li atingi celojn, kiuj estus alie nerealigeblaj.

La dua vojaĝo[redakti | redakti fonton]

Dum sia dua vojaĝo Frič esploris por la paragvaja registaro la fluon de la rivero Pilcomayo kaj navigis ĝin, en kio sukcesis neniu el la dudeko da antaŭaj ekspedicioj. Samtempe li malkovris tombon de la hispana geodeto Ibarreta (+ 1898) kaj konstatis, ke indianoj lin mortigis en kverelo, kiun li senprudente provokis. Friĉ restis certan tempon ĉe la tribo Ĉamakoko (Chamacoco) en la regiono de la rivero Paragvajo (rivero) kaj edziĝis tie al indianino Lora-y (Nigra Anasino), kiu naskis al li filinon Hermína (* verŝajne en septembro 1905). Tiujare li forveturis hejmen kaj neniam plu renkontiĝis kun ili.

La tria vojaĝo[redakti | redakti fonton]

Alberto Frič (Brasilo, 1906)

De sia tria vojaĝo el Ameriko Frič kunprenis al Prago Ĉerwuiŝon, indianon el la tribo Ĉamakoko, kies restado en Prago (1908-1909) inspiris verkiston Jaroslav Hašek verki rakonton Indiano kaj la praga polico. Frič uzis lin kiel demonstran helpilon ĉe prelegoj, sed la vera motivo estis, ke Ĉerwuiŝ suferis misteran malsanon ekstermanta lian tribon. Friĉ deziris, ke lin esploru eŭropaj kuracistaj specialistoj, ĉar la amerikaj ne sukcesis. En Bohemio la kuracado sukcesis. La malsanon kaŭzis nekonataj intestaj parazitoj (konkrete Ancylostoma duodenale) kaj kiel kuracilo servis forta laksigilo.

La kvara vojaĝo[redakti | redakti fonton]

En 1909 Frič transportis Ĉerwuiŝon kaj koncernajn medikamentojn al la tribo Ĉamakoko.

La kvina vojaĝo[redakti | redakti fonton]

En 1919 Frič vojaĝis ne nur kiel vojaĝisto kaj sciencisto, sed ankaŭ kiel oficiala komisiito de la ĉeĥoslovaka registaro, li eĉ estis proponita por funkcio ambasadoro, sed fine la propono ne realiĝis.

Familia vivo[redakti | redakti fonton]

Post reveno de la kvina vojaĝo Frič edziĝis kun junulino Draga kaj havis kun ŝi filon Ivan (n. 1922). Lia nepo Pavel Frič kun edzino Yvonna klopodas kreskigi famon pri A. V. Frič. Ok infanojn naskis lia sudamerika filino, kiun li konfidis al la tribestro Magpiota; ŝiaj filoj fiere portas nomon Fric. Ambaŭ familioj eksciis unu pri la alia en 2000, kiam Hermina estis malkovrita de ĉeĥaj filmistoj Alice Růžičková kaj Martin Číhák migrantaj laŭ la spuroj de Ĉerwuiŝ.

Frič kaj kaktoj[redakti | redakti fonton]

Alberto Frič (Mexico, Lophophora fricii, 1923)

Frič edukis sin al specialisto de tutmonda signifo, estis konsiderata la plej granda fakulo pri kaktoj en sia epoko, priskribis dekojn da novaj specioj kaj kolektis la plej grandan kaj valoran kolekton en Eŭropo (tiu bedaŭrinde forstmortis dum la dua mondmilito). Kaktojn li serĉis de Mato Grosso trans Gran Chaco ĝis por krutaj deklivoj de Andoj en alto pli ol 5000 m supermare kaj publikigis fotojn de multaj pejzaĝoj surkresktitaj de kaktoj, kiujn li tiamaniere popularigis.

Fakulojn li ekzaltis, trovinte en la botanika ĝardeno de Meksik-urbo specion Astrophytum asterias, kiu jam estis konsiderata elmortinta (kvankam la fakuloj mem ofte vizitadis la ĝardenon). Li esploris kaktojn kun narkota efiko, pri kiu li eksperimentis per sia propra persono. Kelkaj malkreskigis kapturniĝon, kion li utiligis en Andoj.

Frič ne ŝatis verki sciencajn verkojn, tial multaj liaj malkovroj estis aljuĝitaj al aliaj botanikistoj. Sole lia Indekso de kaktoj kaj unika herbaro en la Nacia Muzeo en Prago respondas al sciencaj kriterioj.

Li ne nur kultivis kaktojn, sed ankaŭ krucis ekzotajn plantojn kaj tomatojn.

Frič kaj indianoj[redakti | redakti fonton]

Frič vizitis dekojn da triboj, kompilis vortarojn de 36 indianaj lingvoj, faris centojn da fotoj kaj alportis al Eŭropo milojn da memorindaj objektoj. Ofte temis pri atestaĵoj de malnova vivo antaŭ alveno de blankuloj. Li travivis tie dek belajn jarojn, precipe en la tribo Ĉemakoko, de kie devenis lia indiana edzino. Li demetis la vestaĵojn kaj ornamis sin kiel indianoj, por pli bone kompreni ilian vivon kaj pensmanieron.

En Bohemio li estis respektata nur kiel kaktisto, sed ne kiel etnografo, tial multaj liaj kolektoj restis en eksterlando, precipe en Novjorko kaj Peterburgo, ankaŭ liaj fakaj verkoj aperis en Germanio, Anglio, Rusio kaj en sudamerikaj landoj.

Frič kiel verkisto[redakti | redakti fonton]

Li verkis fakajn verkojn, sed ankaŭ aventurajn librojn por junularo, en kiuj li ĉarpis el siaj travivaĵoj dum vojaĝoj. Tiujn akompanis desegnoj de Zdeněk Burian. Lia etnografia ĉefverko estas Indianoj de Suda Ameriko.

Fino de la vivo[redakti | redakti fonton]

La okupacio kaptis Fričon en Prago. Proteste li fermis sin en sia loĝejo. Unu kakton li nomis laŭ Adolf Hitler, ĉar ĝi estis malsana, nana, baldaŭ mortonta. Sed belan kakton li nomis laŭ Albert Einstein ((cylindro)rebutia einsteinii). Laŭdire en siaj vitrodomoj (forcejoj) li kaŝis armilojn.

En 1944 li gratis sin hazarde per najlo kaj malsaniĝis pro tetanoso. Li proponis al kuracistoj apliki kuraron (indianoj sukcese ĝin uzis kontraŭ tetanoso), sed ili rifuzis kaj nur moderigis dolorojn. Dum la kuracado kaj mortado li priskribis al kuracistoj siajn emociojn, por riĉigi la medicinan sciencon.

Post lia morto multaj nepublikigitaj verkoj malaperis.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Libroj por la junularo[redakti | redakti fonton]

  • Bylo, jest a bude (Estis, estas kaj estos - indianaj fabeloj)
  • Cihly (Brikoj)
  • Červíček aneb Indiánský lovec objevuje Evropu (Vermeto, aŭ Indiana ĉasisto malkovras Eŭropon)
  • Indiánská knížka (Indiana libro)
  • Mezi indiány (Inter indianoj)
  • Zákon pralesa (Leĝo de la praarbaro)
  • Dlouhý lovec (Longa ĉasisto)
  • Strýček indián (Oĉjo indiano)
  • Hadí ostrov (Serpenta insulo)

Faka literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Indiáni Jižní Ameriky (Indianoj de Suda Ameriko, 1943)
  • O kaktech a jejích narkotických účincích (Pri katoj kaj iliaj narkotikaj efekoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]