Albi (Francio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Albi

Albi kaj ties katedralo
Albi kaj ties katedralo

Devizo: Devizo : « Stat baculus vigilatque leo turresque tuetur »
("La sceptro staras, la leono vigilas kaj la turojn protektas.")
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Sudo-Pireneoj
Departemento Tarn
(prefektejo)
Arondismento Albi (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 6 kantonoj
Urbestro S-ro Philippe Bonnecarrère
2001-2008
Poŝtkodo 81000
Kodo laŭ INSEE 81004
Retpaĝaro http://www.mairie-albi.fr/
Demografio
Loĝantaro 51 199
2008
Loĝdenso 1 046 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
43°55′44″N 2°08′47″O  /  43.92889°N, 2.14639°O / 43.92889; 2.14639 (Albi (Francio))Koordinatoj: 43°55′44″N 2°08′47″O  /  43.92889°N, 2.14639°O / 43.92889; 2.14639 (Albi (Francio))
Alto De 130 al 308 m
Areo 11,49 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Albi
Red pog.svg
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Episkopa Urbo Albi*
Monda Heredaĵo

Albi01.jpg
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iv, v
Fonto 1337
Regiono** Eŭropo
Registra historio
Registrado 2010  (34-a Sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Albi estas franca komunumo kaj la ĉefurbo de la departemento Tarn. Ĝi troviĝas en la regiono Sudo-Pireneoj kaj havas proksimume 50.000 loĝantojn.

La albiganismo, mezepoka herezo (aŭ katarismo) dankas sian nomon al tiu urbo, ĉar multaj el la anoj de tiu herezo loĝis en la urbo kaj siaj ĉirkaŭaĵoj.

Blazono

Enhavo

[redakti] Geografio

Albi ĝuas belegan situacion sur monteto super la rivero Tarn.

[redakti] Vidindaĵoj

La katedralo

Albi estas unu el la "rozkoloraj" urboj de sudokcidenta Francio, samkiel TuluzoMontauban, pro la koloro de la brikoj per kiuj la tuta urbo estis konstruita.

La fortikigita katedralo Sainte Cécile, el videblaj rozkoloraj brikoj, konstruita inter 1282 kaj 1480, kun siaj mirindaj pentraĵoj kaj la episkopa palaco, kie nun hejmas la muzeo pri la pentristo Toulouse-Lautrec estas la ĉefaj vidindaĵoj de la urbo. Sed menciindaj estas ankaŭ la mezepokaj mallarĝaj stratoj, kaj la multnombraj preĝejoj kaj kapeletoj de la urbocentro.

La 31-an de julio 2010, en Brasilia, la « Episkopa Urbo Albi », kiu entenas la katedralon Sainte-Cécile, la episkopan Palacon de la Berbie, la preĝejo Saint-Salvi kaj ties klostro, la bordoj de la rivero Tarn kaj la malnova Ponto kaj pluraj konstruaĵoj klasigitaj kiel historiaj monumentoj estis aldonitaj al al listo de Monda heredaĵo de Unesko.

[redakti] Lokaj famuloj

Albi estas la naskiĝloko de Toulouse-Lautrec kaj de La Pérouse (1741 - 1788), esploristo kiu malkovris plurajn insulojn de la Pacifika Oceano.

[redakti] Esperantistoj

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.mairie-albi.fr/eng/index.html
Ekstera ligilo  http://www.mairie-albi.fr
Ekstera ligilo  http://france-for-visitors.com/languedoc/albi.html
Ekstera ligilo  http://www.newadvent.org/cathen/01267a.htm


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj