Albi (Francio)
| Albi | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Devizo: Devizo : « Stat baculus vigilatque leo turresque tuetur » ("La sceptro staras, la leono vigilas kaj la turojn protektas.") |
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Urbo | ||
| Lando | Francio | ||
| Regiono | Sudo-Pireneoj | ||
| Departemento | Tarn (prefektejo) |
||
| Arondismento | Albi (ĉefurbo) | ||
| Kantono | Ĉefurbo de 6 kantonoj | ||
| Urbestro | S-ro Philippe Bonnecarrère 2001-2008 |
||
| Poŝtkodo | 81000 | ||
| Kodo laŭ INSEE | 81004 | ||
| Retpaĝaro | http://www.mairie-albi.fr/ | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 51199 (2008) | ||
| Loĝdenso | 1 046 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 43° 56′ N, 2° 9′ O43.9280555555562.1458333333333Koordinatoj: 43° 56′ N, 2° 9′ O | ||
| Alto | De 130 al 308 m | ||
| Areo | 11,49 km² | ||
| Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
|
|||
| Episkopa Urbo Albi* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Lando | ||
| Tipo | kultura heredaĵo | |
| Kriterioj | iv, v | |
| Fonto | 1337 | |
| Regiono** | Eŭropo | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 2010 (34-a Sesio) | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
Albi estas franca komunumo kaj la ĉefurbo de la departemento Tarn. Ĝi troviĝas en la regiono Sudo-Pireneoj kaj havas proksimume 50.000 loĝantojn.
La albigensismo, mezepoka herezo (aŭ katarismo) dankas sian nomon al tiu urbo, ĉar multaj el la anoj de tiu herezo loĝis en la urbo kaj siaj ĉirkaŭaĵoj.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Albi ĝuas belegan situacion sur monteto super la rivero Tarn.
Vidindaĵoj [redakti]
Albi estas unu el la "rozkoloraj" urboj de sudokcidenta Francio, samkiel Tuluzo aŭ Montauban, pro la koloro de la brikoj per kiuj la tuta urbo estis konstruita.
La fortikigita katedralo Sainte Cécile, el videblaj rozkoloraj brikoj, konstruita inter 1282 kaj 1480, kun siaj mirindaj pentraĵoj kaj la episkopa palaco, kie nun hejmas la muzeo pri la pentristo Toulouse-Lautrec estas la ĉefaj vidindaĵoj de la urbo. Sed menciindaj estas ankaŭ la mezepokaj mallarĝaj stratoj, kaj la multnombraj preĝejoj kaj kapeletoj de la urbocentro.
La 31-an de julio 2010, en Brasilia, la « Episkopa Urbo Albi », kiu entenas la katedralon Sainte-Cécile, la episkopan Palacon de la Berbie, la preĝejo Saint-Salvi kaj ties klostro, la bordoj de la rivero Tarn kaj la malnova Ponto kaj pluraj konstruaĵoj klasigitaj kiel historiaj monumentoj estis aldonitaj al al listo de Monda heredaĵo de Unesko.
Lokaj famuloj [redakti]
Albi estas la naskiĝloko de Toulouse-Lautrec kaj de La Pérouse (1741 - 1788), esploristo kiu malkovris plurajn insulojn de la Pacifika Oceano.
Esperantistoj [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www.mairie-albi.fr/eng/index.html
http://www.mairie-albi.fr
http://france-for-visitors.com/languedoc/albi.html
http://www.newadvent.org/cathen/01267a.htm