Albin Haller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Albin Haller

Albin HALLER (Fellering, 7-an de marto 1849 - 1-an de majo 1925) estas franca kemiisto.

Li unue frekventis la unuagradan superan lernejon de Wesserling, kaj fariĝis metilernanto pri lignaĵarto ĉe sia patro. Post kiam loka apotekisto atentis pri li, li estis sendita ĉe apotekisto de Munster, kiu lernis kemion kun Jacquemin, lernanto de Gerhardt, kies nomo en la Lernejo de Farmacio de Strasburgo estas ligita al la historio de la salikilatoj.

Abituriento pri sciencoj en Strasburgo en 1870, li, en 1872, sekvis kursojn de la Supera Lernejo de Farmacio nove fondita en Nancy. En Parizo, li prezentis disertacion pri kamforo por doktoriĝi pri sciencoj. Docento en 1879, profesoro en 1884, li fariĝis direktoro de la Kemia Instituto de Nancy, kreita en 1892, kaj poste profesoro, en 1899, en Sorbono kie li transprenis de Charles Friedel la katedron de organika kemio. Li estis direktoro de la supera Lernejo de industriaj fiziko kaj kemio de la urbo Parizo en 1905 kaj prezidanto de la Kemia Societo de Francio. En 1900, li estis elektita kiel membro de la Akademio de sciencoj, kies prezidanto li fariĝis en 1923. Li estis ankaŭ membro de la Akademio de medicino kaj de la Akademio de Agrikulturo de Francio. En 1917, li ricevis la medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono.

Lia edzino, Lucie Comon, estis rekta kuzino de Henri Poincaré.

Albin Haller apartenis al la patrona komitato de Internacia Scienca Asocio Esperantista, kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sébert.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "Haller et l’amidure de sodium : la naissance de la chimie des bases fortes". G. Bram kaj X. Bataille, eld. Albin, Comptes rendus de l’Académie des Sciences IIb, vol. 324(10), 1997, p.653-657.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]