Albino Ciccanti

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Albino CICCANTI (naskiĝis en 1930 - mortis la 13-an de septembro 1994 en sia monaĥejo en Forli, tuj post reveno el kongreso de la italaj katolikaj esperantistoj, kies unuiĝon li iam prezidis) estis itala franciskana pastro, UEA-delegito pri katolikismo, dumviva membro, esperantisto de pli ol 35 jaroj.

Ciccanti estis konata kiel "fluganta monaĥo", ĉar li ofte petis kaj ricevis senpagan veturigon de flugkompanioj, foje oni kromnomis lin 'Padro Avio Stop'[1]. Li estis la celebranto de la unua Esperantlingva meso (1965). Li fondis kaj gvidis la Esperanto-Centron en Rimini. Unu el liaj lernantoj estis Duilio Magnani. El liaj multaj prelegvojaĝoj plej memorinda estas eble tiu en Svedio, pri Sankta Francisko el Asizo (1978-1979).

Ciccanti konvinkis sian amikon Giorgio Rosa adopti Esperanton kiel oficialan lingvon al lia mikronacio, la Insulo de la Rozoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (it) "Padres Esperanto" chi ha lasciato per l'ultimo viaggio, Il Resto del Carlino - Rimini, la 16-an de septembro 1994

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]