Albispasejo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Albispasejo
Albispass.jpg
Alteco 791 m
Koordinatoj 47° 16' N, 8° 31' E
Lando Svislando
Montaro Antaŭalpoj
Akvodislimo inter SihlLimato kaj ReppischLimato
Ligas Langnaŭ ĉe Albis kaj Türlen kaj Mettmenstetten
Infrastrukturo Pasejvojo (konstruita en la 13-a jarcento)
v  d  r
Information icon.svg

Enhavo

La pasejo[redakti]

La Albispasejo enstas montpasejo, kiu ligas la Sihlvalon kun la Reppischvalo. La pasejvojo transiras la montoĉenon de Albis. La pasejo estas por trafiko utiligata jam ek de la 13-a jarcento. La pasejvojo ligas la komunumojn Langnaŭ ĉe Albis en la distrikto Horgen kaj Mettmenstetten en la distrikto Affoltern.

Turismo[redakti]

Sur la plej alta punkto de la pasejo je 791 m troviĝas belvidpunkto kun du restoracioj. En la jaro 1955 tie estis konstruita skilifto, kiu pro la tutmonda varmiĝo devis esti fermita pro neĝomanko en la jaro 1989. La regiono estas belega por migradi, rekomendinda estas la Planedvojo al sur la kresto de Albis ĝis la pinto Uetliberg.

Trafiko[redakti]

Ek de la jaro 1790 la pasejo estas servita per poŝtkaleŝlinio, kiu en la jaro 1935 estis anstataŭigita per poŝtaŭtobuslinio, kiu hodiaŭ apartenas al la Zurika Trafik-Unio.

Eksteraj ligiloj[redakti]

Ekstera ligilo    Retejo de la veterstacio Albispasejo