Albordiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Albordiĝa ekzerco de la filipina armeo en 2000

Milita albordiĝo estas amfibia milita operaco celanta deponi sur marbordo soldatojn kaj militan ilaron el albordiĝaj ŝipoj por invado.

Tipa disvolviĝo (dua mondmilito)[redakti | redakti fonton]

Kvankam praktikata de longe, tiu konkera tekniko estis plibonigita kaj tre multe uzata de la aliancanoj dum la dua mondmilito.

La teda albordiĝo de la francaj trupoj en Narvik[1] klare montris la mankon de adaptita ilaro : la trupoj estis transportataj per pasaĝerŝipoj kaj la ilaro per kargoŝipoj, kies malŝarĝado necesigis havenajn instalaĵojn. Kaj precipe la albordiĝo ne povis okazi en malamika areo.

La tekniko elpensita de la aliancanoj disvolviĝis laŭ tri ĉefaj fazoj kaj necesigis ilaron taŭgan por ĉiu el la misioj[2].

La operacoj de amfibia albordiĝo estas preskaŭ ĉiam antaŭataj per aviadila aŭ ŝipa bombardo kaj tre ofte per paraŝutiga operaco.

Unua fazo[redakti | redakti fonton]

Tio konsistas en surpriza konkero kaj purigo de albordiĝa aero. La unua ondo albordiĝas per ebenfundaj barĝetoj, kiuj grundiĝas sur la plaĝoj. Por limigi ilian vundeblecon, la trupoj estas disigitaj laŭ grupetoj sufiĉe foraj unu de la aliaj.

La uzata ilaro, kreita dum la dua mondmilito konsistis tiam el :

  • albordiĝa sturma barĝo, kun kiraso per platoj, por 36 soldatoj,
  • albordiĝa soldata barĝo (larĝa), kun kapacito de ĉirkaŭ 30 soldatoj,
  • albordiĝa vehikla barĝo por la peza ilaro,
  • albordiĝa vehikla kaj soldata barĝo, por la peza ilaro, soldatoj aŭ vehikloj,
  • mekanizita albordiĝa barĝo, por la peza ilaro,
  • trenata albordiĝa vehiklo, kiu estas amfibia raŭpvehiklo aŭ tanko.

Dua fazo[redakti | redakti fonton]

Kiam la plaĝo estas sekurigita, la dua sturma ondo povas veni. Surgrundigitaj per pezaj transportiloj, tiuj trupoj venas por deĵorŝanĝi tiujn de la unua ondo kaj rezisti al eventualaj malamikaj kontraŭatakoj.

Por tiu fazo, du ŝiptipoj estis uzataj :

  • albordiĝa infanteria vehiklo, 380-tuna ŝipo, kun platformo ambaŭflanke, kun kapacito de 190 soldatoj aŭ 75 tunoj da frajto,
  • albordiĝa tanka vehiklo, 300-tuna ŝipo, havanta deklivon antaŭe malleveblan, kapablan transporti 150 tunojn da ilaro aŭ 9 kamionojn aŭ 5 30-tunajn tankojn.

Tria fazo[redakti | redakti fonton]

Temas pri albordiĝo de duagradaj trupoj, kiuj estas alportitaj grandkvante per pasaĝerŝipoj, la ilaro estis transportata per liberecŝipoj aŭ per ŝipoj aparte konstruitaj por rapida algrundiĝo :

  • albordiĝa tanka ŝipo, 4 000-tuna ŝipo, kun kapacito de 500 tunoj aŭ 80 kamionoj aŭ 50 tankoj. Ĝi disponis pri levponto antaŭe situanta, malantaŭ du pordoj, kiuj ebligis la malŝarĝadon de la holdo, kiu estis duetaĝa.
  • ABC aŭ "assault boat carrier", sturmŝipa transportilo, ĝi tre similis al la LST sed ĝi estas malantaŭe ŝarĝebla.

Listo de la ĉefaj albordiĝoj[redakti | redakti fonton]

Malnovaj albordiĝoj[redakti | redakti fonton]

  • Albordiĝo de Batalo de Gallipoli, la 25-an de aprilo 1915, 29 000, poste 45 000, aŭstralianoj, novzelandanoj, britoj kaj francoj, transportataj kaj apogataj per 200 ŝipoj, albordiĝis al la turka duoninsulo en du areoj. Temis pri la plej granda albordiĝo ĝis tiam[3].

Dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Dum la Pacifika batalo, la aliancanoj kondukis 78 gravajn militajn operacojn kun almenaŭ unu bataliono

  • En aŭgusto 1940, la unuaj albordiĝaj sturmŝipoj (angle: Landing Craft Assault aŭ LCA) estis jam uzataj en majo 1940 por albordigi 120 francajn legianojn dum la batalo de Narvik[4]
  • 19-a de aŭgusto 1942, operaco Jubilee en Dieppe (Francio), kie 8 000 kanadanoj (2-a kanada divizio) kaj angloj, sub la komandado de generalo Roberts, estis engaĝitaj.
  • 8-a de novembro 1942, operaco Torch en franca norda Afriko. 107 000 soldatoj sub la komandado de generalo Eisenhower albordiĝis sur 3 areoj ĉe la marokaj marbordoj, ĉe Oran kaj ĉe Alĝero.
  • 10-a de julio 1943, Operaco Husky en Sicilio kie batalis la 15-a armegrupo de la generalo Alexander enhavanta 115 000 anglojn kaj kanadanojn kaj 66 000 usonanoj (8-a armeo de Montgomery kaj 7-a armeo de Patton).
LCVP la 6-a de junio 1944 en Normandio (Francio).
  • 30-a de junio 1944, operaco de la 1-a korpuso de usona marinfanterio sur la insulo de Rendova en Pacifiko (6 000 soldatoj de generalo Vandegrift).

Post la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La albordiĝo de 6 batalionoj, de 15 tankoj kaj de artileria grupo daŭris dum 1,5 monato. Histoire générale illustrée de la Deŭième Guerre mondiale, p. 296.
  2. Histoire générale illustrée de la Deŭième Guerre mondiale, p. 295-298
  3. Revue 1914-1918 La grande guerre, n°4, eldoninto ALP/Marshall, 1996, p. 120.
  4. Buffetaut, paĝo 27
  5. Paul Gaujac, Suez - 1956, eldoninto Lavazelle, p. 242-265

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]