Albreĥto de Meklenburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albreĥto de Meklenburgo
Reĝo de Svedio
Kronado la 18-an de februaro 1364 ĉe la Ŝtonoj de Mora
Reĝa Sigelo de Albreĥto de Svedio
Reĝa Sigelo de Albreĥto de Svedio
Persona informo
Albrekt av Mecklenburg
Naskiĝo ĉ. 1338
en Meklenburgo
Morto 1412
en Abatejo Doberan
Tombo Bad Doberan Minster vd
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Svedio vd
Familio
Dinastio Meklenburga dinastio vd
Patro Duke Albrecht II, Duke of Mecklenburg vd
Patrino Euphemia of Sweden vd
Gefratoj Anne of Mecklenburg • Ingeborg of Mecklenburg-Schwerin • Henry III, Duke of Mecklenburg • Magnus I, Duke of Mecklenburg vd
Edz(in)o Richardis of Schwerin, Queen of Sweden • Agnes of Brunswick-Lüneburg vd
Infanoj Eric I, Duke of Mecklenburg • Albert V, Duke of Mecklenburg • Richardis Catherine of Mecklenburg vd
Profesio
Okupo suvereno vd
Reĝo de Svedio
Dum 13641389
Antaŭulo Magnus la 2-a
Sekvanto Margareta la 1-a
Duko de Meklenburgo
Alberto/Albreĥto la 3-a
Dum 13841412
Antaŭulo Johano la 4-a
Sekvanto Albreĥto la 5-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

AlbertoAlbreĥto de Meklenburgo, svede Albrekt av Mecklenburg, germane Albrecht von Mecklenburg, (ĉ. 1338 – 1-a de aprilo 1412) estis Reĝo de Svedio de 1364 ĝis 1389 kaj Duko de Meklenburgo-Schwerin de 1384 ĝis sia morto kiel Alberto la 3-a.

Kunteksto[redakti | redakti fonton]

Li estis la dua filo de la Duko Albreĥto la 2-a de Meklenburgo kaj Eŭfemio de Svedio, nome filino de la duko Erik Magnusson de Södermanland kaj fratino de la reĝo Magnus la 4-a (Svedio). Li edziĝis al Richardis de Schwerin, filino de la grafo Otto de Schwerin; ŝi mortis en 1377 kaj estas nune entombigita en Stokholmo.[1]

En 1384 li heredis la dukan titolon de Meklenburgo kaj unuigis ĝin kun Svedio en persona unio. Alberto bazigis siajn postulojn al la sveda krono sur la ligoj de la du familioj kun la Sveda Dinastio Sverker, ambaŭ tra la patrino de Alberto, tra kiu li garantie ricevus la unuan lokon en la Sveda sukceda ordo, kaj tra Kristina Sverkersdotter, filino de Sverker la 2-a (Svedio), konata ankaŭ kiel Sverker la Juna. Sverker la 2-a estis estinta reĝo de Svedio inter 1196 kaj 1208.

Reĝado[redakti | redakti fonton]

En 1363, membroj de la Sveda Konsilantaro de Aristokrataro, estre de Bo Jonsson Grip, alvenis en la kortegon de Meklenburgo. Ili estis forpelitaj el la lando pro ribelo kontraŭ la reĝo Magnus Eriksson, kiu estis nepopulara inter nobeloj. Je la nobelaj petoj, Alberto decidis invadon de Svedio subtenita de kelkaj germanaj dukoj kaj grafoj. Kelkaj Hansaj urboj kaj dukoj de Norda Germanio esprimis subtenon de la nova reĝo. Ankaŭ Stokholmo kaj Kalmar, kun grandaj Hansaj populacioj, bonvenigis la intervenon.

Alberto estis proklamita Reĝo de Svedio kaj oficiale estis kronita la 18-an de februaro 1364. La kronigo okazis ĉe la Ŝtonoj de Mora, el kiuj ankoraŭ restas fragmento rememoranta la okazintaĵon, nome la ŝtono de la Tri Kronoj. Tiu estis la plej frua konata ekzemplo de la uzo de la tri kronoj kiel nacia simbolo de Svedio.

La alveno de Alberto kondukis al ok jaroj de interna milito en Svedio inter la subtenantoj de Alberto kaj de Magnus. Dum batalo ĉe Enköping en 1365 inter la germana armeo de Alberto kaj tiu de la reĝo Magnus Eriksson, subtenita de la reĝo Haakon la 6-a (Norvegio) (filo de Magnus), Magnus estis venkita kaj enprizonigita fare de Alberto. Post tiu komenca malvenko, Valdemar la 4-a (Danio) intervenis pro Magnus, kiu estis malkontenta kun la politiko de Alberto nomumi germanojn kiel funkciulojn en ĉiuj svedaj provincoj, kiuj suferis sub ties regado.

Kun la helpo de Danoj kaj Svedoj, Haakon sukcesis portempe venki Alberton kaj sieĝis Stokholmon en 1371. Tamen, la sieĝo estis mallongdaŭra; kun la militista helpo el la sveda nobelaro en Stokholmo, Alberto sukcesis venki super la Norvegoj kaj la Danoj. Oni subskribis pacan traktaton, kun kondiĉo ke Magnus estu liberigita kaj oni permesu lian liberan veturon reen al Norvegio (kie li pasis la reston de sia vivo). Alberto estis sekurinta la svedan kronon, sed devis akcepti etendajn koncedojn al la sveda nobelaro. Tiele Bo Jonsson uzis tiun povon por persone ekposedi 1500 farmojn kaj tiele iĝis la plej granda sveda terposedanto, kontrolante trionon de la tuta sveda teritorio kaj posedante la plej grandan nereĝan riĉon en la lando.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Nordberg, Michael I kung Magnus tid. (Stockholm: Norstedts, 1995) ISBN 978-9-119-52122-4
  • Den svenska historien: Medeltid 1319–1520. (Stockholm: Bonniers, 1966) p. 74–83
  • Hagen, Ellen Margareta - Nordens drottning. (Stockholm: Saxon & Lindströms förlag, 1953)
  • Larsson, Lars-Olof Kalmarunionens tid. (Stockholm: Prisma, Andra upplagan 1997) ISBN 91-518-4217-3