Albumino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Albuminoj estas grupo de proteinoj kiuj bone solveblas en akvo; havas malgrandajn molekulajn masojn; facile kristaliĝas. Albuminoj estas en korpaj likvaĵoj (ekzemple: en sangoplasmo; en lakto) kaj en animalaj histoj kaj semoj. Albuminoj konsistas el asparta acido, glutama acido (ĝis 25%) kaj leŭcino, izoleŭcino (ĉirkaŭ 16%) sed ĝi havas malmulte da glicino (ĉirkaŭ 1%)[1]

Albumino estas blanka kaj viskeca substanco, kiu konsistigas la blankon de ovo kaj plej grandan parton de la animalaj kaj vegetaĵaj ĉeloj. Albuminoj partoprenas en la vivuloj kiel iliaj konstrumaterialoj, kaj ili estas gravaj nutraĵoj. 10-15% de animala korpo estas konstruitaj el ili, sed en la plantoj ili estas malpli abundaj. La plej gravaj funkcioj de la vivo estiĝas ĉefe per albuminoj. La plimulto da enzimoj, aktivaj biokombinaĵoj estas konstruitaj el albuminoj. Ili estas la plej gravaj katalizenzoj de kemiaj procezoj en la vivaj organismoj. Eĉ en unu ĉelo funkcias multaj milionoj da enzim-albuminoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Andrzej Klein. (1998) Encyklopedia biologiczna, Zdzisława Otałęga (red. nacz.) (pola), Krakovo: Agencja Publicystyczno-Wydawnicza Opres.