Alcántara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Alcántara en sia provinco
Blazono de la vilaĝo kie videblas supre la kruco de la Ordeno de Alcántara kaj sube la fama ponto

Alcántara [alKANtara] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. La moderna nomo devenas el la araba Al Qantarat, kio signifas La Ponto pro la elstarega kaj vizitinda romia ponto najbara.

La loĝantoj nomiĝas alcantareños. La censita populacio en 2008 estis de 1.669 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Alcántara estas situa en la okcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Alcántara, el kio ĝi estas ĉefurbo, je altitudo de 291 m; je 63 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 123 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 552 km². Ĝi situas en la maldekstra bordo de la rivero Taĵo, je ties kunfluo kun la rivero Alagón, ĉe Portugalio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado, kiel en la resto de la regiono. Specife turismo kaj elektra akvobaraĵo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La demografia evoluo de Alcántara en la lastaj jaroj aperas en la jena tabelo laŭ la datumoj de la Nacia Instituto pri Statistiko, Instituto Nacional de Estadística español.

demografia evoluo de Alcántara
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007
1.876 1.829 1.772 1.650 1.776 1.769 1.739 1.725 1.721 1.694 1.684

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la vilaĝo devenas de la epoko de la islama invado en la Mezepoko, ĉar "al-Qantarat" ( القنطرة) signifas "La ponto" en araba. Tiu nomo aludas la eston en la municipo de ponto konstruita dum la epoko de la romia imperio.

La "Bronzaĵo de Alcántara", nomata ankaŭ en la latina "Tabula Alcantarensis", estis trovata en 1983 en la zono de Castillejo de la Orden (ene de la municipa teritorio), mencias la submetiĝon de la indiĝena popolo de seanokoj antaŭ la romianoj. Konserviĝas en la Muzeo de Cáceres.

La vilaĝo estis konkerita al la araboj de Alfonso la 9-a de Leono, en 1221. La Ordeno de Alcántara estis fondita tie en 1176.

Laŭ Vicente Navarro de Castillo, 78 loĝantoj de Alcántara elmigris por partopreni en la amerika koloniigado dum la 15a jarcento, kiuj distribuiĝis en la diversaj landoj. Inter la plej elstaraj gravuloj jenas: la kapitano Gonzalo Suárez Rendón, fondinto de Tunja (Kolombio), la kapitano Antonio de Lebrija (konkeristo), kiu partoprenis en milita agado en Kolombio, kaj estis nepo de la granda humanisto kaj gramatikisto Antonio de Nebrija, la kapitano Alonso Bravo de Montemayor kaj la kapitano Alonso de Cáceres.

Monumentoj kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Romia ponto de Alcántara

Ĉe la rivero Taĵo troviĝas la romia ponto de ses arkoj, 194 m longa, 8 m larĝa kaj 61 m alta en maksimuma alto, konstruita en 104 en tempo de la imperiestro Trajano (por kies omaĝo oni starigis triumfan arketon en la centra parto de la ponto). Detruita de la francoj dum la Sendependiga Hispana Milito kaj poste rekonstruita, aktuale estas bele prilumigita nokte kaj estas ege vizitata kaj mirata pro ties alto. En la maldekstra flanko estas romia templeto.

Je kelkaj centoj de metroj supren laŭ la rivero estas la Akvobaraĵo de Alcántara (nome José María Oriol), kun maksimuma kapacito de 3.160 Hm3 kies ĉefa celo estas la produktado de elektra energio, la plej granda de Hispanio laŭ longo kaj la dua laŭ kapacito post la akvorezervejo de La Serena [1].

Bronzaĵo de Alcántara

Alia vizitinda monumento estas la Monaĥejo de San Benito, restaŭrita konstruaĵo kiu iam estis sidejo de la Milita Ordeno de Alcántara ĝis la desamortización de Mendizábal en 1835; aktuale estas la sidejo de la Fondaĵo San Benito de Alcántara.

Je la elirejo de la vilaĝo laŭ la direkto al la Ponto kaj la akvobaraĵo estas ruinoj de antikva ponto el ŝtono nuntempe detruita: ekzistas nur du arkoj.

Festoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo okazas ĉiujare la Festivalo de Klasika Teatro de Alcántara kultura avento kiu komencis somere de 1984 kaj kiu profitas la somerajn noktojn por prezenti ludadojn.

Alcántara ĝuas de mezepoka merkato, dum kiu prezentiĝas nutraj produktoj (pano, fromaĝo, vino, kolbasoj) kaj hejmaj (sapo, parfumoj, kosmetikaĵoj) prilaboritaj manfarite; la partoprenantoj vestiĝas mezepoke.