Alcañizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcañizo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Campana de Oropesa
Poŝtkodo 45687
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro César Sánchez Alegría
Demografio
Loĝantaro 327  (2011)
Loĝdenso 23,36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 54′ N, 5° 6′ U (mapo)39.904444444444-5.1058333333333Koordinatoj: 39° 54′ N, 5° 6′ U (mapo)
Alto 376 m [+]
Areo 14 km² (1 400 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcañizo (Hispanio)
Alcañizo (Hispanio)
DEC
Alcañizo
Alcañizo
Situo de Alcañizo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcañizo [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Alcañizo en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Alcañizo estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "Alcañizo" aperas citita en dokumento de la reĝo Alfonso la 10-a de 1271 por nomumi rojon en kiu kreskis "cañizos" (kareksoj) kaj je kies bordoj oni setlis.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Alcañizano. La censita populacio en 2011 estis de 327 loĝantoj kaj la denseco estas de 23,36 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Alcañizo estas situanta en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campana de Oropesa en la plej nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 376 m; je 102 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 14 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°54′16″ N 5°6′21″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipio troviĝas situanta sur ebenaĵo de la komarko de Campana de Oropesa kaj limas kun la municipaj teritorioj de Torralba de Oropesa, Calera y Chozas kaj Oropesa, ĉiuj de la provinco de Toledo. Ĝi troviĝas sur unu el la multaj kverkarbaroj kiuj karakteras en tiu zono, konata kiel Campo Arañuelo.

Antikve rojo, kiu fluis nur post pluvo, dividis la vilaĝon en du kvartaloj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (cerealoj, vitoj, olivarboj, fruktarboj) kaj brutobredado tradicie. Brodado kaj tekstilaj produktoj manfaritaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La reĝo Alfonso la 11-a donis la lokon al sia edzino María de Portugalio (1313-1357), kiu siavice donis ĝin en 1332 al Johano García Palomeque, funkciulo de Talavera. En dokumento datita la 25an de majo samjare, kaj konservita en la arkivo de preĝejo de Talavera de la Reina, oni atestas tiun fakton. Tiu dokumento de la reĝino estos konfirmata de ŝia edzo, la reĝo, en Burgos la 27a de aŭgusto de 1332. Tiam eble la reĝino ankaŭ sendis kelkajn loĝantojn por gravigi la lokon, ĉar la Senjorlando de Oropesa, kun kiu limas, estis donita de ŝia edzo al lia konata kromedzino Leonor de Guzmán, privilegio kiu eble ekzistis ĝis la morto de la reĝo en 1350. Post 30 jaroj la vilaĝo aliĝos al la Senjorlando de Oropesa kiu kun aliaj naŭ lokoj formos la komarkon nome Campana de Oropesa, grava senjorlando kiu pluos kun aliaj lokoj ĝis komenco de la 19a jarcento.

En la 19a jarcento ĝi apartenis al la jurisdikcia teritorio de El Puente del Arzobispo.

Meze de la 20a jarcento la populacio atingis preskaŭ milon da loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu trioniĝis.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]