Alcollarín
Alcollarín [alkojaRIN] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas alcollarinejos. La censita populacio en 2008 estis de 277 loĝantoj.
Enhavo |
[redakti] Situo
Alcollarín estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la nordo de la komarko aŭ distrikto Vegas Altas, je altitudo de 380 m; je 82 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 79,92 km². La plej proksimaj vilaĝoj estas Zorita, je 5 km en direkto al Guadalupe, Campo Lugar kaj Abertura en direkto al Miajadas, kio estas je 18 km.
[redakti] Ekonomio
Agrikulturo de irigacio kaj brutobredado.
[redakti] Limoj de la municipa teritorio
- Zorita norde kaj oriente.
- Madrigalejo sudoriente.
- Campo Lugar sudokcidente.
- Abertura okcidente.
[redakti] Demografio
| Demografia evoluo de Alcollarín inter 1900 kaj 2007 | ||||||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| 1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1991 | 1996 | ||||||||||||||
| 867 | 897 | 930 | 945 | 1171 | 1040 | 1141 | 769 | 457 | 296 | 382 | ||||||||||||||
| 1998 | 1999 | 2000 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 | |||||||||||||||
| 364 | 352 | 348 | 346 | 343 | 323 | 310 | 308 | 312 | 315 | |||||||||||||||
Konstateblas, ke dum la dua duono de la 20a jarcento la loĝantaro trioniĝis pro elmigrado kaj maljuniĝo de la populacio.
[redakti] Hidrografio
La ĉefa rivero de la municipo estas la rivero Alcollarín, alfluanto de la rivero Ruecas. Trapasas la municipan teritorion ankaŭ la rojoj Gargantilla kaj Levosilla, alfluantoj de la Alcollarín.
[redakti] Etimologio
Spite aliaj popularaj falsaj etimologioj ŝajne la nomo de la vilaĝo devenas el arabaj artikolo (al) kaj finaĵo (im) kun mozaraba radiko "collado" [koJAdo] kiu signifus monteto.
[redakti] Festoj
- Sankta Katarina de Aleksandrio (25a de novembro)
- Festoj de la Elmigrintoj (unua semajno de aŭgusto)
[redakti] Monumentoj kaj vidindaĵoj
- Palaco de la familio Pizarro/Carvajal, el la 16a jarcento (la blazonojn kiuj estis flanke de la fasado de la palaco oni ŝtelis en decembro de 2001 kaj oni ne rekuperis ilin ankoraŭ).
- Preĝejo de Sankta Katarina de Aleksandrio, antaŭa.