Alconchel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alconchel
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 06131
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 634  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 31′ N, 7° 4′ U (mapo)38.5167174-7.0709841Koordinatoj: 38° 31′ N, 7° 4′ U (mapo) [+]
Alto 296 m [+]
Areo 294,9 km² (29 490 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alconchel (Hispanio)
Alconchel (Hispanio)
DEC
Alconchel
Alconchel
Situo de Alconchel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alconchel [+]
vdr
Alconchel, Ekstremaduro

Alconchel [alkonĉEl] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas Alconcheleros. La censita populacio en 2007 estis de 1.970 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Alconchel estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 296 m; je 45 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 294,9 km². Ĝi situas sudokcidente de la provinco de Badajoz, limigita norde kun Olivenza,sude kun Villanueva del Fresno, oriente kun la najbara Táliga kaj Higuera de Vargas, okcidente kun Cheles kaj kun Portugalio, el kiu separas nur la rivero Gvadiano. Sur la monteto de Miraflores estas la Kastelo de Alconchel. Alconchel estas en la distrikto Llanos de Olivenza.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Brutobredado estas la ĉefa agado. Oni profitas arbarojn de anzinoj kaj korkokverkoj por bredi duonliberajn porkojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo de Alconchel naskiĝis en la araba periodo kaj estis reloĝata en la dua duono de la 12a jarcento de kristanoj fare de la reĝo Afonso la 1-a de Portugalio (Alfonso Enriquez, aŭ Alfonso I de Burgonjo). En 1264, dum la reĝado de Alfonso la 10-a, Alconchel ekestis de Kastilio kaj de la Templanoj. Dum la historio estis ĉu portugala ĉu hispana. Kiel okazis en la tuta distrikto landlima, oni suferis la konstantajn militojn inter ambaŭ regnoj. Pro la escepta situo en tiu distrikto estis speciala juro rilate la posedaĵoj de la geedzoj ekde la 13a jarecnto ĝis la aktualo.

La konkero de Ameriko[redakti | redakti fonton]

Laŭ la libro “La epopeya de la raza extremeña en Indias” de la pastro Vicente Navarro del Cstillo, 25 alkonĉelanoj iris al Ameriko. Unu el ili, Pedro de Alconchel, estis je la servo de Francisco Pizarro, iris al Peruo kaj kiel trumpetisto de la ekspedicio utile servis, ĉefe en la okazaĵoj de Cajamarca kaj en la konkero de Cuzco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • “Llanos de Olivenza” Kelkaj aŭtoroj.
  • ”Memorial de la Provincia de San Gabriel”. Fray Juan Batptista Moles. Presejo Pedro de Madrigal, Madrido, 1592.