Alcubilla de las Peñas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcubilla de las Peñas
municipo en Hispanio
Administrado
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco provinco Sorio
Komarko Tierra de Medinaceli
Poŝtkodo 42213
Demografio
Loĝantaro 58  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 15′ N, 2° 32′ U (mapo)41.251111111111-2.5269444444444Koordinatoj: 41° 15′ N, 2° 32′ U (mapo) [+]
Alto 1 124 m [+]
Areo 86 km² (8 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Alcubilla de las Peñas (Provinco Sorio)
Alcubilla de las Peñas (Provinco Sorio)
DEC
Alcubilla de las Peñas
Alcubilla de las Peñas
Situo de Alcubilla de las Peñas
Alcubilla de las Peñas (Hispanio)
Alcubilla de las Peñas (Hispanio)
DEC
Alcubilla de las Peñas
Alcubilla de las Peñas
Situo de Alcubilla de las Peñas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcubilla de las Peñas [+]
vdr

Alcubilla de las Peñas [alkuBIlja delasPEnjas] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, sude de la provinco Sorio kaj en la komarko Tierra de Medinaceli en la plej sudoriento de la provinco, nome en la subkomarko de Arcos de Jalón. La loknomo Alcubilla de las Peñas estas etimologie komprenebla kiel Tureto de la Rokoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tierra de Medinaceli en la sudoriento de la provinco Sorio.
Loko de Alcubilla de las Peñas en la provinco Sorio.
Urbodomo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 86,06 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 51 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 300 loĝantojn el la 1920-aj jaroj.

Ĝi distas 68 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Alcubilla de las Peñas, Mezquetillas kaj Radona. Ĝi limas kun Adradas, Taroda, Baraona, Almaluez, Yelo kaj Medinaceli.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Loko de Komunuma Intereso konata kiel Altos de Radona, okupanta 3 239 hektarojn, nome 38 % de la teritorio kaj la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Altos de Radona, okupanta 4 089 hektarojn, nome 48 % de la teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Fine de la 20-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Mezquetillas kaj Radona.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, tradicia arkitekturo kaj gvatoturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [http:// Oficiala retejo] (hispane)