Aldeanueva de la Vera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo

Aldeanueva de la Vera estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas aldeanos. La censita populacio en 2008 estis de 2.276 loĝantoj.

Situo

Aldeanueva de la Vera estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto La Vera, je altitudo de 658 m; je 125 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 185 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 37,6 km². Ĝi estas ĉe la gorĝo Horcajo [orKAĥo] ene de la montara parto de la komarko.

Limoj de la municipa teritorio

Aldeanueva de la Vera ĉe la Sierra de Gredos.

Hidrografio

La hidrografia reto de la municipa teritorio estas formata de torentoj de akvo, en formo de kanjonoj, inter kiuj elstaras la Gorĝo de Sankta Gregorio kaj la Gorĝo de los Guachos.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado.

Demografio

Bildo de komenco de la 20a jarcento
Demografia evoluo de Aldeanueva de la Vera inter 1900 kaj 2007
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960
1841 2312 2274 2697 3093 3667 4005
1970 1981 1991 1996 1999 2006 2007
3505 2558 2476 2584 2501 2304 2306

Konstateblas ke lo populacio duobliĝis dum la unua duono de la 20a jarcento, sed duoniĝis dum la dua duono pro elmigrado kaj neneceso de tiom da kamparlaboristoj.

Historio

La municipo estas en setlejo de loĝantoj ekde antaŭromia epoko. Estas loĝejoj de vetonoj, kaj vilao romia, en la loko de San Gil kiu daŭris per setlejo de epoko de visigotoj. En tiu loko troviĝis gravaj tombaj restaĵoj de romia epoko. Estas visigota tombejo kun sarkofago el granito, kiu pro malzorgo detruiĝis.

Papriko de La Vera

Aldeanueva estas, kiel aliaj vilaĝoj de la regiono, de mezepoka fondo. La regiono estis konkerita iam fine de la 12a jarcento de la reĝo de la kastilia Alfonso la 8-a. Formis parton el la distrikto de la Vera, stribuita al la urbo de Plasencia. Ĝi aĉetis sian jursendependon en 1802 de Karlo la 4-a.

Dum la Hispana Sendependiga Milito ne suferis damaĝon, sed dum la karlistaj militoj la vilaĝo venkis la karlistajn trupojn. Dum la Hispana Enlanda Milito la vilaĝo estis en la teritorio de Francisco Franco kaj okazis kelkaj epizodoj de lukto de geriloj eĉ post la milito.

La perdo de populacio je la mezo de la 20a jarcento pro elmigrado estis iome bremsita pro la kultivo kaj produktado de tabako kaj papriko kiu iom riĉigis la dediĉintajn al tiu profesio.

Monumentoj kaj vidindaĵoj

Retablo de la preĝejo de Sankta Petro
  • Preĝejo de San Pedro Apostolo, rekonstruita en la 15a jarcento kaj 16a jarcento. Kun absido duoncirkla de la 14a jarcento kaj paroĥa muzeo.
  • Ermito de Sankta Mikaelo
  • Ermito de la Kristo de la Pasio
  • Ermito de la Kristo de la Sano
  • Monaĥejo de Sta. Catalina de Siena de la Dominikanoj, konfesistoj de Filipo la 2-a, en ruinoj, je 2 km al Jarandilla de la Vera.
  • Romia ponto, ĉe la gorĝo de Sankta Gregorio.
  • Domo de la episkopo Godoy, episkopo de Osma kaj Sigüenza.
  • Fonto de Boticario (Apotekisto)
  • Fonto de Sankta Mikaelo
  • Fonto de los 8 caños
  • Domaro vetona, en la monteto Castillejos.