Aldeanueva del Camino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aldeanueva del Camino (Nova domaro ĉe la vojo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La censita populacio en 2008 estis de 789 loĝantoj.

Situo

Aldeanueva del Camino estas situa en la noda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Ambroz, je altitudo de 524 m. La surfaco de ties teritorio estas de 19,70 km².

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe turismo kaj servoj ĉe ŝoseo.


Demografio

Demografia evoluo de Aldeanueva del Camino inter 1991 kaj 2004
1991 1996 2001 2004
978 935 848 858

Historio

Fondo

La vilaĝo de Aldeanueva del Camino kiel sugestas la nomo ekis kiel romia setlejo ĉe la tiama vojo nordo-sudena nome Vía de la Plata. La romianoj lasis restaĵojn kiaj pontoj, tomboŝtonoj, enskribaĵoj kaj eĉ kelkaj antaŭromiaj tomboŝtonoj.

Araba epoko kaj Reconquista

Post la islama invado kaj pro la strategia situo inter Kastilio kaj Ekstremaduro, Aldeanueva del Camino suferis multnombrajn atakojn kaj detruiĝis kaj senhomiĝis.

Post la Reconquista, Aldeanueva del Camino dividiĝis en du vilaĝoj separataj inter si de la romia ŝoseo, kiuj eknomiĝis Casas de Aldeanueva (Domoj de Nova Domaro) tiu apartenanta al la Kastilio kaj Aldeanueva del Camino tiu apartenanta al la Leono. La parton de Kastilio ricevis la pova kaj influa Duklando de Béjar kaj eklezie la Diocezo de Plasencia. La parton de Leono ricevis la Duklando de Alba de Tormes kaj eklezie la Diocezo de Coria. Tiu eklezia divido restis en Aldeanueva del Camino por ĉiame.

En 1438 la vilaĝo ricevis oficialan dokumenton de la reĝoj kiu estis reagnoskata en 1492 de la Katolikaj Gereĝoj en Santa Fe kaj poste en 1518, de Doña Juana en Valladolid. Aliflanke la municipo suferis la teruran forpelon de la juda komunumo aldeanueva laŭ tiuepokaj dokumentoj kaj aktoj de la Inkvizicio trovitaj en la Monaĥejo de Guadalupe.

19a jarcento

La vilaĝo kreskis iom post iom ĝis kiam en 1802 kaj pro la franca invado dum la Hispana Sendependiga Milito Aldeanueva estis necesa vojo de la militaj armeoj kaj pro tio ĝi estis incendiita kaj rabita la 8an de aprilo de 1808 de la francaj trupoj.

En 1835, Aldeanueva suferis novan civilan militon. La vilaĝo estis denove incendiita kaj masakrita de la trupoj de la karlistoj, sed la Nacia Milico de Aldeanueva, kun tiuj de la aliaj najbaraj vilaĝoj venkis la karlistojn en la urbo de Béjar.