Aldehuela de Jerte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Aldehuela del Jerte en sia provinco

Aldehuela de Jerte (Domareto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas aldeanos. La censita populacio en 2008 estis de 344 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Aldehuela de Jerte estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Valo de Alagón spite la mencion pir la rivero Jerte, sed ties trapaso okazas sude kaj riversube de Plasencia kaj pro tio kam oni ne konsideras tiun areon kiel Valo de Jerte, je altitudo de 265 m; je 100 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 160 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 11,76 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Limoj de la municipa temino[redakti | redakti fonton]

Aldehuela de Jerte limas kun:

Historio[redakti | redakti fonton]

Aldehuela de Jerte estis fondita en la 13a jarcento kiel domaro depende de Galisteo. Aldehuela emancipiĝis kiel municipo en 1837, kun la resto de la vilaĝoj de tiu senjorlando.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Demografia evoluo de Aldehuela de Jerte inter 2001 kaj 2007
2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007
373 367 359 352 348 345 350

Preĝejo de San Blas[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de San Blas

La Preĝejo de San Blas troviĝas en la Placo kaj estis konstruita en la jarcentoj 17a kaj 18a. La preĝejo estas malgranda kaj konstruita el ŝtono. En la interno ĝi havas unusolan navon kun rektangula tegmento sur kupolo. La sonorilturo estas aneksita al la kupolo kaj dividiĝas en du partoj, la suba el ŝtono kaj el briko la supra, ĉio kalkigita. En la interno estas skulptaĵo de la Virgulino de la Anzino, de la 15a aŭ 16a jarcento kaj kruco el ligno de la 17a jarcento.

Festoj[redakti | redakti fonton]

En Aldehuela de Jerte celebriĝas la jenaj festoj: