Aldfrith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aldfrith
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 600 (0600-01-01)
Morto 1-an de januaro 705 (0705-01-01) (105-jaraĝa)
en Driffield
Religio kristanismo vd
Familio
Patro Oswiu vd
Patrino Fín vd
Gefratoj AelflaedOsthrythAelfwineAlhfrithEcgfrith vd
Edz(in)o Cuthburh vd
Infanoj Osred la 1-aOsric • Osana • Offa of Northumbria vd
Profesio
Okupo suvereno • poeto • monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Monero de Aldfrith

Aldfrith (m. la 14-an de decembro 704 - aŭ eble 705) estis reĝo de Northumbria, Anglio de 685 al sia morto.

Familio[redakti | redakti fonton]

Aldfrith estis filo de Oswiu (reĝo 641-670) kaj irlanda princino Fin, kaj pli juna duonfrato de Ecgfrith, kiu heredis la tronon en 670, de Alhfrith (kiu regis Deira kiel subreĝo de 641, eble al 670) kaj de Aelfwine (kiu regis Deira kiel subreĝo de 670 al 679).

Altroniĝo[redakti | redakti fonton]

Ecgfrith mortis senide dum batalo kontraŭ la piktoj. Malgraŭ ke Aelfwine - kaj eble (se li ankoraŭ vivis) Alhfrith - havis pretendon al la trono, Aldfrith iĝis reĝo, ŝajne sen kontraŭo. Kiam Ecgfrith mortis, Aldfrith estis en Iona. Kiel pli juna filo, li estis unue destinata iĝi ekleziulo, sed li tuj revenis en Northumbria.

Rilatoj kun la eklezio[redakti | redakti fonton]

Aldfrith estis konfirmaciata de Aldhelm, kun kiu li korespondis, kaj kiu sendis al li libron pri la numerologio de la nombro sep. Li ĝuis la subtenon de gravaj ekleziuloj, kiel Sankta Cuthbert kaj estis amiko de Sankta Adomnan, abato de Iona (sub kiu eble li edukiĝis). Tamen li kaj Sankta Wilfrid, ĉefepiskopo de Jorko, havis iom tempestajn rilatojn: fine Aldfrith ekzilis Wilfrid, kaj, malgraŭ la petoj de la papo, malpermesis ties revenon.

Kontraste al la sekvaj regadoj, dum la regado de Aldfrith monaĥejoj de Northumbria sendependis de la reĝo.

Eksterlandaj aferoj[redakti | redakti fonton]

Ŝajne, dum la regado de Aldfrith, Northumbria plejparte ĝuis pacon kun la piktoj. Eblas ke parte pro la helpo de la piktoj Aldfrith glate altroniĝis. Tamen en 697 aŭ 698 Berht, la ĉefa gerneralo de Aldfrith (kaj ankaŭ de ties antaŭulo Ecgfrith), mortis dum batalo kontraŭ la piktoj.

Estas neniuj informoj pri aliaj bataloj dum la regado de Aldfrith.

En 684, Berht disrabis Irlandon kaj reportis kaptitojn al Northumbria. Post interveno de Adomnan, Alfrith liberigis la kaptitojn.

Aldfrith edziĝis al Cuthburg, fratino de Ine, reĝo de Wessex. Tiel li havis aliancon kontraŭ la kreskanta potenco de Mercia.

Klereco[redakti | redakti fonton]

Laŭ irlandaj fontoj kaj la anglosaksa historiisto Bede, Aldfrith estis klera reĝo. Li aĉetis kontraŭ valora bieno manuskripton pri kosmologio. Klare li alte taksis librojn, kaj Adomnan donis al li libron pri lokoj vizititaj de pilgrimoj. De lia regado al la malfrua 8-a jarcento estis epoko dum kiu Northumbria renomis pro klereco, artoj kaj misiistoj al paganaj landoj de Eŭropo.

Morto[redakti | redakti fonton]

Aldfrith mortis decembron 704 (aŭ eble 705) post longa malsano. Tre mallonge Eadwulf regis Northumbria, subtenate de Sankta Wilfrid, sed post ties forpelo Osred la 1-a, filo de Aldfrith, iĝis reĝo.

Post la morto de sia edzo, Cuthburg iĝis la unua abatino de Wimborne Minster. Ŝi mortis en 718 kaj estis venerata kiel sanktulino.