Aldhelm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Statuo de Sankta Aldhelm en la romkatolika preĝejo de Malmesbury

Aldhelm (n. ĉ.635, m. la 25-an de majo 709) estis anglosaksa episkopo, klerulo kaj sanktulo. Li estis ankaŭ latinlingva verkisto.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Li devenis de la reĝa familio de Wessex. Li edukiĝis sub Maeldub, irlanda monaĥo, ĉe Abatejo Malmesbury, Wiltshire. Post kiam li plenaĝis li plustudis sub Adriano, abato de Abatejo Sankta Aŭgusteno (Canterbury), Kent. Pro malsano li revenis al Malmesbury.

Abato de Malmesbury[redakti | redakti fonton]

En 675 Maeldub mortis kaj Aldhelm estis nomumita abato de Malmesbury. Verŝajne li estis oficiale la unua abato. Li enkondukis la benediktanajn regulojn, kaj aranĝis ke la monaĥoj mem elektu abatojn. Kiam la nombro de monaĥoj kreskis, li fondis du aliajn abatejojn, ĉe Frome (Somerset) kaj Bradford on Avon, Wiltshire.

Klerulo kaj latinlingva verkisto[redakti | redakti fonton]

Siatempe li famis kiel klerulo kaj verkisto. Li estis probable la unua anglosakso kiu verkis latinajn poemojn. Inter liaj verkoj estis gvidlibro pri latina prozodio kaj aro de 101 heksametraj enigmoj. La papo, aŭdinte pri lia klereco, invitis lin al Romo, kaj kiam li revenis li kunportis belegan altaron kaj papan dekreton donantan privilegiojn al Abatejo Malmesbury: pro tio li estis ovaciata de la monaĥoj.

Rilatoj kun Dumnonia[redakti | redakti fonton]

La kristanoj de Dumnonia (aktualaj Devon kaj Kornvalo) sekvis la tradicojn de la kelta eklezio, ne la roma. La stilo de monaĥa tonsuro malsamis, kaj ili celebris Paskon je malsama dato. Sinodo de Wessex petis Aldhelm persvadi Dumnonia sekvi la kutimojn de la roma eklezio. Aldhelm skribis longan akran leteron al la reĝo de Dumnonia: malgraŭ la tono de tiu letero li fine persvadis Dumnonia ŝanĝi siajn kutimojn.

Episkopo de Sherborne[redakti | redakti fonton]

En 705 mortis Haedde, episkopo de Winchester, kaj estis decidate ke Sherborne, Dorset, iĝu la ĉefurbo de la diocezo. Malinkline Aldhelm iĝis la unua episkopo de Sherborne. Li deziris transdoni la postenon de Abato de Malmesbury, sed la monaĥoj protestis kaj malpersvadis lin.

Kiel episkopo Aldhelm estis tre energia. Li eĉ iris al placoj kaj aliaj publikaj lokoj por prediki kaj kanti religiajn kantojn kiujn li mem verkis en la anglosaksa, akompanante sin mem per la harpo. La kantoj longe tre popularis kaj Alfredo la Granda konis ilin. Li ankaŭ klaŭnis por altiri aŭdantarojn.

Morto[redakti | redakti fonton]

Aldhelm mortis ĉe Doulting, Dorset en 709 dum li vojaĝis tra sia diocezo. Lia kadavro estis portata al Malmesbury, kaj lia amiko Egwin, episkopo de Worcester, starigis krucojn ĉe la survojaj haltlokoj. Post lia morto li estis venerata kiel sanktulo, kaj lia fest-tago estas la 25-an de majo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Aldhelm verkis malfacil-stile en la latina lingvo. Inter liaj verkoj estas:

  • De Laude Virginitatis (Laŭdi virgecon), verkitan por la monaĥinoj de Abatejo Barking, kaj poezia versio de tiu verko
  • Traktatoj pri latina prozodio
  • Aro de enigmoj

Liaj kantoj en la anglosaksa perdiĝis.