Malsovaĝigo
Aldomigi aŭ hejmigi sovaĝajn bestojn signifas ilin alkutimigi al vivado en kaptiteco por bredo kaj uzado fare de homoj.
Parolante pri aldomigitaj plantoj (iom metafora uzado de "aldomigo") oni parolas pri ĉiuj plantoj, kiujn homoj uzas kaj sisteme plantas por nutrado, furaĝo, medicina aŭ alia uzado.
Historio
Ĉirkaŭ -8000 homoj komencis kapti kaj aldomigi sovaĝajn bestojn kun la celo liberiĝi de la plena dependeco de ĉasado. Ili aldomigis kaprojn, ŝafojn, bovojn, porkojn kaj ekde -3000 ankaŭ ĉevalojn.
Ĉevaloj tiam ekservis kiel ŝargobestoj, bovoj kiel tirbestoj. Kaproj kaj ŝafoj liveris precipe lakton, bovoj kaj porkoj viandon.
Hundoj kaj ankaŭ katoj (ekzemple gepardo aŭ leopardo) estis dresitaj kiel ĉashelpantoj.
En pli malfruaj epokoj aldoniĝis bestoj por hobio kaj sciencaj eksperimentoj.
Ŝanĝiĝo per aldomigo
La aldomigo sekvigas aron da ŝanĝigoj kompare kun libere vivantaj bestoj:
- malpliiĝo de la cerbovolumeno
- ŝanĝiĝo / perdo de kelkaj kondut-manieroj
- reduktiĝo de la dentaro
- ~ de la felo
- ~ de la digesta ĉeno
Kelkaj biologoj parolas pri "dombestiĝo" de la homo, kiu ankaŭ montras tiujn ĉi fenomenojn (krom espereble la unuan).