Aldonoj al Daniel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La profeto Daniel en Vaticano.

Aldonoj al Daniel estas tekstoj, kiuj aperas en katolika Biblio, sed ne en ĉiuj versioj de aliaj eklezioj. Sekve ĝi estas unu el la dua-kanonaj tekstoj de la Biblio.

Temas pri la versetoj 3 ĝis 23 de la ĉapitro 4-a, entenataj nur en la greka Septuaginto kaj ne en la kanono hebrea (ciklo de Azarja en la forno); kaj pri la ĉapitro 13-a enprenita nur ĉe la greka ellaboraĵo de Teodoziono kaj ne en la Septuaginto kaj en hebrea biblio (ciklo de Susana), same kiel ĉapitro 14-a (Daniel kaj Bel) kiu pli poste originis aŭ kreskigis la legendaron pri "Sankta Georgo kaj la Drako".


Kanto de la tri judoj (el la libro)[redakti | redakti fonton]

Ili iris meze de la flamoj, laŭdante Dion kaj benante la Sinjoron. 25 Azarja staris meze de la fajro, li malfermis la buŝon kaj preĝis: 26 Laŭdata Vi estas, Sinjoro, Dio de niaj patroj, benata kaj glorata estu Via nomo por eterne. 27 Ĉar Vi estas justa en ĉio, kion Vi faris al ni, kaj ĉiuj Viaj faroj estis ĝustaj kaj rektaj Viaj vojoj, kaj ĉiuj Viaj juĝoj estis pravaj. 28 Juste Vi juĝadis nin en ĉiuj katastrofoj, kiujn Vi sendis sur nin, kaj sur Jerusalemon, la sanktan urbon de niaj patroj, ĉar juste kaj ĝuste Vi traktis nin pro niaj pekoj. 29 Ni pekis kaj agis malpie, ni forlasis Vin; jes, ni agis malbone. Viajn ordonojn neniam ni aŭskultis. 30 kaj ni ne observis nek plenumis ilin, kiel Vi ordonis al ni, por ke estu al ni bone. 31 Ĉion, kion Vi okazigis al ni, kaj kion Vi faris al ni, Vi faris juste kaj ĝuste. 32 Vi transdonis nin en la manojn de niaj malamikoj, tiuj senleĝaj kaj plej obstinaj apostatoj, kaj al reĝo maljusta, la plej fia de la tuta mondo. 33 Eĉ nian buŝon ni ne rajtas malfermi: insultoj kaj mokado trafas Viajn sklavojn kaj Viajn adorantojn. 34 Pro Via nomo: ne por ĉiam forpelu nin, ne rompu Vian interligon, 35 Vian kompatemon ne retiru de ni pro Abraham, Via amiko, pro Izaak, Via sklavo kaj pro Izrael, Via sanktulo. 36 Al ili Vi promesis fari ilian idaron multnombra kiel la steloj de la ĉielo, kiel la sableroj de la mara strando. 37 Sed nun, Sinjoro, ni fariĝis la plej malgranda popolo inter ĉiuj popoloj de la tero kaj pro niaj pekoj nenie surtere ni ankoraŭ ion signifas. 38 Ni ne plu havas reĝon nek profeton nek gvidanton, nek brul- aŭ buĉ-oferon, farun-oferon nek incenson, eĉ ne lokon, kie al Vi ni povas oferi por trovi Vian kompatemon. 39 Sed nia frakasita koro kaj nia humila spirito estu al Vi same akceptebla kiel bruloferoj de virŝafoj kaj virbovoj kaj dekmiloj da grasigitaj ŝafidoj; 40 tia estu antaŭ Vi hodiaŭ nia ofero kaj ĝi donu al ni repaciĝon kun Vi. Ĉar neniu malhonoro trafas tiujn, kiuj fidas je Vi, 41 Kaj nun ni sekvas Vin tutkore kaj timas antaŭ Vi kaj ni serĉas Vian vizaĝon: ne hontigu nin! 42 Sed agu kun ni laŭ Via mildeco, laŭ la pleneco de Via kompatemo. 43 Savu nin laŭ Viaj mirindaĵoj, kaj gloru Vian nomon, ho Sinjoro. 44 Sed hontigu ĉiujn, kiuj malbone traktas Viajn sklavojn. Ili malhonore perdu sian potencon, kaj ilia forto rompiĝu, 45 por ke ili rekonu, ke Vi estas la Sinjoro, la sola Dio, kaj ke Via gloro brilas super la tuta tero.

46 Per nafto, peĉo, linofibroj kaj branĉofaskoj la sklavoj de la reĝo daŭre pli forte ardigis la fornon, en kiun ili ĵetis la virojn, 47 tiel ke la flamoj disiĝis ĉirkaŭ kvardek naŭ ulnojn super la forno; 48 ĝi flamis ĉiuflanken kaj forbruligis la Ĥaldeojn, kiuj troviĝis ĉirkaŭ la forno. 49 Sed anĝelo de la Sinjoro estis malleviĝinta en la fornon al Azarja kaj liaj kunuloj, forpelis la flamojn eksteren 50 kaj faris la mezon de la forno, kvazaŭ blovus tie humida venteto. La fajro neniel damaĝis la virojn kaj ili neniom suferis pro ĝi.

51 Tiam la tri viroj, kvazaŭ el unu buŝo, ekkantis kaj honoris kaj benis Dion el la forno per ĉi tiuj vortoj:

52 Benata Vi estas, Sinjoro, Dio de niaj patroj, laŭdata kaj altigita por eterne. Kaj benata estas la sankta nomo de Via gloro, laŭdata kaj altigita por eterne. 53 Benata Vi estas en la templo de Via sankta gloro, altigita kaj honorata por eterne. 54 Benata Vi estas sur la trono de Via reĝeco, laŭdata kaj altigita por eterne. 55 Benata Vi estas, Vi, kiu rigardas la profundaĵojn, Vi, kiu tronas super la keruboj, laŭdata kaj honorata por eterne. 56 Benata Vi estas en Via firmamento, laŭdata kaj honorata por eterne. 57 Benu la Sinjoron, ho ĉiuj laboroj de la Sinjoro: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 58 Benu la Sinjoron, vi, anĝeloj de la Sinjoro: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 59 Benu la Sinjoron, ho ĉieloj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 60 Benu la Sinjoron, vi, ĉiuj akvoj super la ĉielo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 61 Benu la Sinjoron, vi, ĉiuj potencoj de la Sinjoro: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 62 Benu la Sinjoron, suno kaj luno: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 63 Benu la Sinjoron, vi, steloj de la ĉielo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 64 Benu la Sinjoron, vi, pluvoj kaj roso: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 65 Benu la Sinjoron, vi, ĉiuj ventoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 66 Benu la Sinjoron, vi, fajro kaj varmo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 67 Benu la Sinjoron, vi, malvarmo kaj frosto: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 68 Benu la Sinjoron, vi, roso kaj neĝa blovado: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 69 Benu la Sinjoron, vi, malvarmego kaj frosto: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 70 Benu la Sinjoron, vi, prujno kaj neĝo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 71 Benu la Sinjoron, vi, noktoj kaj tagoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 72 Benu la Sinjoron, vi, lumo kaj mallumo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 73 Benu la Sinjoron, vi, fulmotondroj kaj nuboj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 74 Benu la Sinjoron la tero: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 75 Benu la Sinjoron, vi, montoj kaj montetoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 76 Benu la Sinjoron, vi, ĉiuj plantoj de la tero: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 77 Benu la Sinjoron, vi, fontoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 78 Benu la Sinjoron, vi, maroj kaj riveroj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 79 Benu la Sinjoron, vi, marmonstroj kaj ĉio, kio moviĝas en la akvoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 80 Benu la Sinjoron, vi, birdoj de la ĉielo: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 81 Benu la Sinjoron, vi, sovaĝaj kaj malsovaĝaj bestoj de la tero: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 82 Benu la Sinjoron, vi, idoj de la homoj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 83 Benu la Sinjoron, vi, Izrael: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 84 Benu la Sinjoron, vi, pastroj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 85 Benu la Sinjoron, vi, sklavoj de la Sinjoro: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 86 Benu la Sinjoron, vi, spiritoj kaj animoj de la justuloj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 87 Benu la Sinjoron, vi, kiuj estas sanktaj kaj korhumilaj: laŭdu kaj gloru Lin por eterne. 88 Benu la Sinjoron, vi, Ĥananja, Azarja kaj Miŝael: laŭdu kaj gloru Lin por eterne, ĉar Li forŝiris nin el Hadeso, savis nin el la mano de la morto, liberigis nin el la brulanta forno, sendanĝerigis nin el la fajro. 89 Laŭdu la Sinjoron, ĉar Li estas bona, ĉar por eterne daŭras Lia kompato. 90 Benu la Dion de la dioj, vi, kiuj adoras Lin, laŭdu Lin kaj dankeme rekonu, ke por eterne daŭras Lia kompato, por ĉiam kaj ĉiam.