Aleșd
El Vikipedio
(Alidirektita el Aleşd)
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 9 Dec. 2011.
6 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Aleșd (aleŝd) (hungare: Élesd e:leĵd) estas urbo en Rumanio (distrikto Bihor) ĉe la piedo de Rezeș-monto norde de rivero Crișul Repede, oriente de Oradea. Administre apartenas al ĝi Aștileu, Pădurea Neagră (Feketeerdő), Peștiș (Sólyomkőpestes), Tinăud (Tinód), Groși (Bihor) (Tőtös).
Enhavo |
[redakti] Loĝantaro
En 1910 ĝi nombris 2 mil 337 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 10 mil 920 (72 % rumanoj).
[redakti] Historio
Élesd estis unue menciita skribe en 1291. Ĝis 1919 Élesd apartenis al Hungario (Bihar). De 1968 Aleșd fariĝis denove urbo, pli frue de 1886 estis kamparurbo.
[redakti] Eventoj
- La 24-an de aprilo 1904 pro konflikto inter la Sendependa Partio kaj Socialdemokratia partio la policanoj pafis inter la manifestantojn. Sekve de la pafaro 33 personoj mortis kaj 90 vundiĝis.
- Poeto Miklós Radnóti tie estis duafoje laborservutulo inter la 28-a de septembro kaj la 14-a de novembro 1942.
[redakti] Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
[redakti] Renomaj personoj
- József Bondor (9-a de januaro 1917 – Budapest, 5-a de julio 1981): politikisto, ministro.
- Tibor Kulcsár (29-a de decembro 1945 – Kluĵo, 27-a de februaro 1988): psikologo.
- Boldizsár Láng (Miskolc, 15-a de novembro 1824 – Élesd, 9-a de februaro 1890): aktoro, teatrestro.
- Sándor Létai (19-a de oktobro 1885 – Budapest, 27-a de aprilo 1942): arkitekto, aviadilkonstruisto.
- Lajos Papp poeto
- Rodica Stanca-Pamfil (15-a de oktobro 1934 – ?, julio 2005): skulptistino.

