Alec Guinness

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alec Guinness
Aktoro Alec Guinness
Aktoro Alec Guinness
Persona informo
Naskonomo Alec Guinness de Cuffe
Naskiĝo 2-a de aprilo 1914
en Londono, Anglio
Morto 5-a de aŭgusto 2000
en Midhurst, West-Sussex, Granda Britio
Mortokialo hepata kancero
Tombo Petersfield
Lingvoj angla
Loĝloko Paddington
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Patro Andrew Geddes
Patrino Agnes Cuff
Edz(in)o Merula Salaman
Infano Matthew Guinness
Okupo
Okupo filmaktoro • aŭtobiografo • ĝenra aktoro • scenaristo • teatra aktoro • televida aktoro
vdr

La angla aktoro Sir Alec Guinness (Alek Gines) naskiĝis je la 2-a de aprilo 1914 en Londono kaj mortis je la 5-a de aŭgusto 2000 en Midhurst, West-Sussex.

Antaŭ sia kinokariero li jam estis tre sukcesa kiel teatra aktoro, i.a. en la renoma Londona Old Vic Theatre, kie li brilis ekz. en dramoj de Ŝekspiro. La sukcesoj ne forlasis lin, kiam li elprovis sin kiel filmaktoro. Li neniam ligis sin al ĝenroj aŭ rolotipoj, sed reprezentis tute diversajn karakterojn en tute diversaj filmoj. Inter multaj premioj li en 1958 gajnis Oskaron pro sia rolo en la filmo The Bridge on the River Kwai. Li ankaŭ estas konata pro la rolo de Obi-Van Kenobi en la film-serio Star Wars.

En 1988 li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.

Famaj filmoj