Alecuș
Alecuș | |||
---|---|---|---|
Vilaĝo | |||
vilaĝo | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Alba | ||
Alinome | Elekes hungare, Elkendorf germane | ||
Komunumo | Șona (Alba) | ||
Iama hungara departemento | Alsó-Fehér | ||
Situo | 46° 18′ N, 24° 0′ O (mapo)46.29166666666723.994444444444Koordinatoj: 46° 18′ N, 24° 0′ O (mapo) | ||
| |||
Poŝtkodo | 517756 | ||
Loĝantaro | 171 (en 2002, 57 en 2021) | ||
Alecuș - jen rumane, prononco [alekuŝ], hungare Elekes [elekeŝ], germane Elkendorf - estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Blaj. Administre ĝi apartenas al la komunumo Șona (hungare Szépmező, germane Schönau [ŜØNaŭ], laŭvorte "bela herbejo"). Ĝi estas parto de la regiono Transsilvanio kaj de la distrikto Alba.
Loĝantaro[redakti | redakti fonton]
En 1910 ĝi havis 795 loĝantojn (rumanoj); en 1992 285 (rumanoj, 43 % da hungaroj), kaj laŭ la stato de 2021 en la vilaĝeto vivis 57 loĝantoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Ĝia unua mencio skriba estas el 1332. Ĝis 1919 ĝi apartenis al la Hungara reĝlando ene de Aŭstrio-Hungario, al la reĝa departemento Alsó-Fehér vármegye (germane Komitat Unterweißenburg, latine comitatus Albensis inferior).
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapeŝto.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala retejo de la komunumo, primariasona.ro, ne plu aktiva sed arkivigita laŭ la stato de januaro 2020 (rumane)
- historia retejo pri la komunumo (germane)
- Popolnombrado 2002