Aleganoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleganoj
(Allegheny Mountains)
Alegana Montaro
montaro
Rigardo el la observado-turo pinte de Sprusnobo ( Spruce Knob )
Ŝtato Usono
Regiono Marilando, Pensilvanio,
Okcidenta Virginio, Virginio
Parto de Apalaĉaj Montoj
Plej alta punkto Sprusnobo (angle Spruce Knob)
 - alteco 1 482 m s. m.
 - koordinatoj 38° 41′ 59″ N 79° 31′ 58″ U / 38.69972 °N, 79.53278 °U / 38.69972; -79.53278 (mapo)
Longo 800 km (497 mi)
Larĝo 150 km (93 mi)
Geologia konsisto grejso, kvarco
Situo de Aleganoj purpure
Situo de Aleganoj purpure
Situo de Aleganoj purpure
Vikimedia Komunejo: Allegheny Mountains

La Aleganoj [1]Alegana Montaro, estas parto de la vastaj Apalaĉaj Montoj de orienta Usono kaj Kanado. La montaro havas nordorient-sudokcident orientadon kaj iras tra proksimume 640 km ekde nord-centra Pensilvanio, tra okcidenta Marilando kaj orientan Okcidenta Virginio, al sudokcidenta Virginio.

Aleganoj ampleksas la krudan okcident-centran parton de Apalaĉaj Montoj. Ili leviĝas al ĉirkaŭ 1 482 m en nordorienta Okcidenta Virginio. En la oriento, ili estas dominitaj per alta, kruta deklivaro konata kiel la Alegana Fronto. En la okcidento, ili malsupreniras en la tre parencan Aleganan Altebenaĵon kiu etendiĝas en Ohio kaj Kentukio.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo venas de la Alegana Rivero, kiu drenas nur malgrandan parton de Aleganoj en okcident-centra Pensilvanio. La signifo de la vorto, kiu venas de la Lenepi-indianoj, ne estas sekurece sciata sed estas kutime tradukita kiel "bona rivero".

Lenepi-legendo rakontas pri antikva tribo nomita la "Alegevi" kiu vivis apud la rivero kaj estis venkita fare de la Lenepi-indianoj [2]. La angla Allegheny estas la frua franca ortografio ( kiel en Allegheny River, kio iam estis parto de Nova Francujo ), kaj Allegany estas la frua angla ortografio ( kiel en Allegany County, Marilando, iama brita kolonio ).

Iam la nomo Allegheny estis kutime uzata por priskribi la tutaĵon de kio nuntempe nomiĝas Apalaĉaj Montoj. John Norton, ĉefo de la Mohaŭk-popolo, uzis ĝin ( literumite diverse ) ĉirkaŭ 1810 por indiki la montojn en Tenesio kaj Georgio [3]. Ĉirkaŭ la sama tempo, Washington Irving proponis renomi Usonon aŭ "Apalaĉion" aŭ "Alleghanion" [2] . En 1861, Arnold Henri Guyot publikigis la unuan sisteman geologian studon de la tuta montara sistemo [4].

Lia mapo enklasigis la montaron kiel la "Alleghanies", sed lia libro estis titolita On the Appalachian Mountain System ( Pri la apalaĉa montara sistemo ). Tiel malfrue kiel 1867, John Muir - en lia libro A Thousand Mile Walk to the Gulf ( Promenado de mil mejloj al la Golfo ) - uzis la vorton "Alleghanies" por indiki sudajn Apalaĉajn Montojn.

Ekzistis neniu ĝenerala interkonsento koncerne la uzado de la vortoj "Apalaĉaj Montoj" aŭ "Aleganoj" ĝis la malfrua 19-a jarcento [2].

Etendaĵo[redakti | redakti fonton]

Ekde nordoriento ĝis sudokcidento, la Aleganoj trairas proksimume 640 km. Ekde okcidento ĝis oriento, ĉe sia plej granda larĝeco, ili estas proksimume 160 km. Kvankam ekzistas neniuj oficialaj limoj al Aleganoj, la montaro povas ĝenerale esti difinita en la oriento per la Granda Valo ( loke nomita la Kumbrerlanda-Valo en Pensilvanio kaj la Ŝenandoah-Valo en Virginio ); en la nordo proksimume de la Suskehana Valo; kaj en la sudo per la Kanaŭha-Valo. En la okcidento, la Aleganoj malsupren transiras en la tratranĉitan Aleganan Altebenaĵon ( de kiu ili foje estas konsideritaj esti parto ). La plej okcidentaj krestoj estas konsiderita esti la Laŭrel-Altaĵoj en Pensilvanio, kaj Laŭrel-Monto kaj Riĉ-Montoj en Okcidenta Virginio.

La montoj en la sudo de Aleganoj - la Apalaĉoj en plej okcidenta Virginio, orienta Kentukio, kaj orienta Tenesio - estas la Kumberland-Montoj. Aleganoj kaj Kumberland-Montoj ambaŭ estas parto de la apalaĉa fiziografia provinco Kresto kaj Valo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV2 ( 2002 ) p. 69
  2. 2,0 2,1 2,2 Stewart, George R. (1967), Names on the Land, Boston. angle
  3. Norton, Major John (1816), The Journal of Major John Norton (Toronto: Champlain Society, Reprinted 1970)
  4. Guyot, Arnold 1861 : On the Appalachian Mountain System, American Journal of Science and Arts, Second Series, XXXI, (March 1861), 167-171. angle

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]