Alejandro Cossavella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alejandro Cossavella

Alejandro Cossavella (naskiĝis la 20-an de oktobro 1965 en Argentino) estas esperantisto kaj transnacia muzikisto. En Esperantujo li kelkfoje uzas la nomformon "Ale Kosabela".

Li loĝas en Bariloche, argentina Patagonio, kie li regule koncertas hispane, angle kaj esperante. Li muzikis en Esperanto-renkontiĝoj interalie en Nederlando, Francio, Finnlando, Pollando, Brazilo kaj Germanio.

En Esperanto li kantas siajn proprajn kanzonojn kaj kelkajn de aliaj muzikistoj. Kun la grupo La Porkoj li produktis la albumon Ŝako (1999). En 2002 kun Flavio Fonseca li muzikis en "Tom Jobim en Esperanto. Brazila kolekto". Kun Strika Tango li en 2004 kreis la albumon "Civilizacio".

Krome li kontribuis al BA2 per proza teksto.

De aŭtuno de 2008 ĝis januaro de 2009 li entreprenis koncertan turneon tra Eŭropo organizitan de EUROKKA.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj