Alejandro Núñez Alonso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alejandro Núñez Alonso
Persona informo
Naskiĝo jaro 1905
en Ĥiĥono, Asturio, Hispanio
Morto la 7an de oktobro - 1982
en Kebeko, Kanado
Nacieco Hispana
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo Verkisto (romanisto, ĵurnalisto kaj scenaristo)
Laborkampo literaturoĵurnalismoscenaro vd
Verkado
Ĝenroj Historia romano
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alejandro NÚÑEZ ALONSO (Ĥiĥono, Asturio, 1905 - Kebekio, Kanado, la 7-an de oktobro de 1982) estas romanisto, ĵurnalisto kaj scenaristo de hispana kino. Li estas konata, ĉefe, pro siaj historiaj romanoj pri Benasur de Judujo kaj Semiramiso, inter aliaj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Komence li sentis inklinon al la teatro. Meze de la dua jardeko de la 20-a jarcento, celante prosperi kiel dram-verkisto, li translokiĝis al Madrido post la verkado de kelkaj dramoj. Dumtempe li rolis kiel ĵurnalisto por pergajni sian vivon, sed ne sukcesis ke oni prezentu siajn teatrajn verkojn. Kiel ĵurnalisto li laboris en la tagĵurnaloj El heraldo kaj La Libertad; en ĉi lasta li rolis kiel kino-kritikisto. Fine de la jaro 1929 li translokiĝis al Meksiko, kaj tie li iome dediĉiĝis al la pentr-arto kaj laboris en iuj tag-ĵurnaloj: Excelsior, El universal... li fondis du revuojn: Imagen, Mapa (t. e. Bildo, Mapo) kaj Arte y Plata (t. e. Arto kaj Arĝento) kaj publikigis siajn unuajn romanojn: Konco (el kiu oni faris filmon), Noktmeza Virino, historio de uua prostituitino, kaj Tagoj de uragano.

En la jaro 1949 li translokiĝis al Eŭropo. Dumtempe li estis ĵurnal-korespondanto en Romo kaj Parizo kaj revenis al Hispanio en 1953. Ĉi tie estis publikigita, en la jaro 1954, lia verko: La gota de mercurio (t. e. La guto da hidrargo), kiu estis favore taksita de la priliteraturaj kritikistoj. Poste, en 1955, aperis liaj verkoj: Segunda agonía (t. e. Dua agonio) kaj Tu presencia en el tiempo (Via ĉeesto en la tempo), romanoj enetosigitaj en Meksikio. Dum la sekvintaj jaroj, krom multenombraj diverstemaj verkoj, li disvolvigis du ciklojn de historiaj romanoj: tiu de Benasur de Judujo kaj tiu de Semiramiso. Siaj romanoj atingis, dum lia vivo, grandan sukceson inter la publiko kaj la kritikistoj. Li atingis, en la jaro 1957, la Landan Premion pri Literaturo, kaj en 1965 la Premion de la Literatura Kritiko. Post lia morto sia verkaro iome perdis la intereson de la publiko, sed ĝi sufiĉe rekuperiĝis ekde la jaro 2008, kiam estis reeldonitaj siaj ĉefaj historiaj romanoj Benasur de Judujo kaj Semíramiso.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ciklo de Benasur de Judujo[redakti | redakti fonton]

Kvinvoluma historia romano enetosigita en la Romia imperio de la unua jarcento  p. K. Ĝia protagonisto estas Benasur, iu ruza juda ŝipar-posedanto kiu ŝajnigas loĝalecon al Romo, sed klopodas sekrete la ruinigon de la Imperio. Lia kontakto kun Kristo kaj la apostoloj profunde ŝanĝis sian karakteron, kondukante lin al neesperita fino. La kvin volumoj de tiu ciklo titoliĝas:

  • El lazo de púrpura, t. e. La purpur-kolora laĉ-ornamaĵo (1956), Landa Premio pri Literaturo.
  • El hombre de Damasco, t. e. La viro de Damasko (1958).
  • El denario de plata, t. e. La arĝenta denaro (1959).
  • La piedra y el César, t. e. La ŝtono kaj la Cezaro (1960).
  • Las columnas de fuego, t. e. La kolonoj el fajro (1961).

Ciklo de Semíramiso[redakti | redakti fonton]

Tetralogia historia romano, enetosigita en la 9-a jarcento  a. K., pri la famkonata reĝino Semiramiso. Post la morto de sia edzo, la asiria reĝo Ŝamshiadad la 5-a, Semiramiso sukcesis kontroli la povon sur la tuta Mezopotamio. La kvar-voluma romano priskribas la intrigojn de tiu reĝa kortumo, tiaj kiaj ili estis interpretitaj de la aŭtoro. La titoloj de la kvar volumoj de ĉi tiu kolekto estas:

  • Semíramis, t. e. Semiramiso (1965).
  • Sol de Babilonia, t. e. Suno de Babilonio (1967)
  • Estrella solitaria, t. e. Soleca stelo (1973)
  • La reina desnuda, t. e. La nuda reĝino (1974)

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Páginas, t. e. Paĝoj (1926) (eseoj)
  • Konco)
  • Mujer de medianoche, t. e. Meznokta virino (1945)
  • Días de huracán , t. e. Huraganaj tagoj (1949)
  • La gota de mercurio, t. e. La guto da hidrafrgo (1954)
  • Segunda agonía, t. e. Dua agonio (1955)
  • Tu presencia en el tiempo, t. e. Via ĉeesto en la tempo (1955)
  • Cuando don Alfonso era rey, t. e. Kiam Don Alfonso estis reĝo (1962)
  • Gloria en subasta, t. e. Gloro en aŭkcio (1964), Premio de la Kritiko 1965.
  • Pecado original, t. e. Origina peko (1964)
  • Víspera sin mañana, t. e. Senmorgaŭa antaŭtago (1971)
  • Al filo de la sospecha, t. e. Eksuspekte (1971)
  • Arriba Israel, t. e. Supren Israelo (1977)