Alejandro Sabella

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alejandro Sabella
Persona informo
Naskonomo Alejandro Javier Sabella
Naskiĝo 5-an de novembro 1954 (1954-11-05)
en Bonaero
Morto 8-an de decembro 2020 (2020-12-08) (66-jaraĝa)
en Bonaero
Mortokialo kora malsufiĉo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
vdr
Alejandro Sabella en 2012

Alejandro Sabella estis argentina eksa profesia futbalisto kaj futbala trejnisto. Li naskiĝis la  5-an de novembro 1954(nun 1954-11-05) en Bonaero, mortis la 8-a de decembro 2020. Li profesie ludis futbalon en la unuaj viraj teamoj de la argentina klubo Club Atlético River Plate, poste ekde 1987 en la angla klubo Sheffield United kaj sekve Leeds United, en Anglio ricevinte la angligitan personan nomon Alex. Reveninte al Argentino en 1982, li daŭrigis la futbalistan karieron en la kluboj Estudiantes, Grêmio, Ferro Carril Oeste kaj finis ĝin en 1989 en la klubo Irapuato. Sekve li laboris kaj laboras kiel futbala trejnisto. Interalie, ekde la jaro 2011 li estas la trejnisto de la vira argentina nacia teamo de futbalo, kiu ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la argentina teamo atingis la duan pozicion.