Aleksander Belaev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
foto de Aleksander Belaev el 1915

Aleksander Romanoviĉ Belajev (ruse: Алекса́ндр Рома́нович Беля́ев; naskiĝis la 4-an (16-an) de marto 1884, mortis la 6-an de januaro 1942) estas fama sovetia scienfikcia verkisto, kiu meritis la kromnomon "Rusa Jules Verne". Oni eldonis pli ol 70 liajn fantastajn librojn inkluzive 13 romanojn.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Belajev naskiĝis la 16-an de marto n.s. 1884 en Smolensk, Rusia Imperio.

Lia patro Roman Petroviĉ Belaev estis pastro de Rusa Ortodoksa Eklezio, kiu kune kun edzino Nadeĵda Vasilievna havis tri gefilojn. Fratino Nina mortis junaĝe pro sarkomo kaj frato Bazilo dronis, kiam li estis studento de la veterinara universitato. Ekde 1895 ĝis 1901 Saĉjo lernis laŭ volo de la patro en la loka seminario. Tamen li tiam disreviĝis pri la teologio kaj preferis la jurisprudencon. Li ĝin studis en la Demidov Jura Liceo situanta en Jaroslavlo. En 1906 li iĝis diplomita juristo kaj komencis labori kiel advokato en Smolensk.

Baldaŭ lia reputacio grave plialtiĝis kaj ĉi tio donis al li altajn honorariojn.

En 1916 lin ekatakis terura malsano - la osta tuberkulozo, pro kiu Aleksander troviĝis en lito ses jarojn. Kuracado ne sukcesis, tial lia juna edzino Anna rifuzis flegi kaj forlasis lin.

Denaske aktiva optimisto kaj brava gajulo Belajev ne perdis vane tempon en la malsanulejo, kie li studis la fremdajn lingvojn, inkluzive Esperanton, kaj multe legis.

Ekde 1922 li laboris en Jalto (Krimeo) kiel inspektoro pri adoleskaj aferoj kaj edukisto en la orfejo.

Ekde 1923 ĝis 1930 li loĝis en Moskvo, kie li laboris en diversaj oficejoj.

Ekde 1931 li loĝis en Leningrado kaj poste en Puŝkin urbo situanta proksime. Tie la malsano progresis kaj reenlitigis lin.

En Leningrado okazis rendevuo de Belaev kun Herbert Wells, fama brita verkisto vizitinta Sovetunion en 1934. Kelkaj ties verkoj ankaŭ apartenis al la sciencfikcia ĝenro. Tiam Wells jam tralegis du librojn far Belaev en la angla lingvo kaj tre laŭdis sian rusan kolegon.

Septembre de 1941 la urbon okupis la germana armeo kaj baldaŭ la invandintoj kunprenis parton de literatura arkivo de la verkisto. Alian parton la familio sukcesis kaŝi.

La 6-an de januaro 1942 Aleksander Belajev mortis pro malsato en la okupita urbo Puŝkin (Leningrada regiono). Dum vintro la kadavro troviĝis en la loka malvarma kapelo. Liaj gefamilianoj petegis la serviston de la urba Kazana tombejo enterigi la korpon printempe en ĉerko, ĉar ili devis esti ekzilitaj al Germanio februare. Tiu efektivigis sepulton, sed pro la malfavoraj, militaj kondiĉoj la preciza loko ne estas konata. La 1-an de novembro 1968 oni metis la memorŝtonon sur la supozeblan tombon.

Familio[redakti | redakti fonton]

La verkisto estis trifoje edzo. Lia unua edzino nomiĝis Anna, la dua Vera. Ambaŭ virinoj ne havis infanojn. La tria edzino Margarita Konstantinovna Magnuŝevskaja (Belaeva, 06.09.1895 – 24.09.1982) naskis du filinojn: Ludmila (15.03.1925 – 19.03.1931), kiu travivis nur ses jarojn kaj Svetlana naskita en 1929.

la ĉefpaĝo de revuo La Urala Spuristo (1935) kun verko Blinda flugo far Belaev

Literatura kariero[redakti | redakti fonton]

Aleksander Belaejv verkadis dum dekses jaroj ĝismorte. Lia unua fantasta romano "Kapo de profesoro Dowell" estis publikigita en 1925 en "Ĵurnalo por laboristoj". La lasta verko "Ariel" aperis en 1941. Kelkajn liajn librojn oni eldonis kun pseŭdonomoj: "A.Rom", "A.Roms", "Rom", "A.Romanoviĉ", "Arbel", "B.A.", "Nemo" k.a. en la rusa kaj multaj naciaj lingvoj.

Laŭ kalkuloj de iuj spertuloj el 50 liaj fantastaj hipotezoj oni jam realigis 18.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1961 — «Человек-амфибия» (Homo-Amfibio)
  • 1967 — «Продавец воздуха» (Aerovendisto)
  • 1984 — «Завещание профессора Доуэля» (Testamento de profesoro Dowell)
  • 1987 — «Остров погибших кораблей» (Insulo de kraŝintaj ŝipoj)
  • 1992 — «Ариэль» (Ariel)
  • 1994 — «Дожди в океане» (Pluvoj en la oceano)
  • 2004 — «Человек-амфибия» — (Homo-Amfibio) kvarparta
  • 2010 — «Охота на Большую Медведицу» (Ĉasado por la Granda Ursino)

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Dum kuracado en Jalto Belaev konatiĝis kun Esperanto kaj komencis studi ĝin. Li estis membro de Sovetrespublikara Esperantista Unio[mankas fonto]. En lia verko "Batalo en etero" la aliplanedanoj eĉ parolas esperante. Pri Esperanto kaj en Esperanto Aleksander Belajev kelkfoje konversaciis kun elstara sovetia sciencisto Konstantin Ciolkovskij, pioniro de la kosmoesploro[mankas fonto].

Memoro[redakti | redakti fonton]

Ekde 1990 en Rusio ekzistas literatura premio nome de Aleksander Belajev, pro kiu konkuras naciaj verkistoj de la sciencfikcia ĝenro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En la rusa lingvo:

En aliaj lingvoj: