Aleksander Belajev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Aleksander Beljaev)
Aleksander Belajev
Persona informo
Александр Романович Беляев
Naskiĝo 4-an de marto 1884 (1884-03-04)
en Smolensk
Morto 6-an de januaro 1942 (1942-01-06) (57-jaraĝa)
en Puŝkin
Tombo Kazanskoe cemetery (Pushkin) vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Demidov Juridical Lyceum vd
Subskribo Aleksander Belajev
Profesio
Alia nomo А. Ром • Арбел vd
Okupo verkisto • sciencfikcia verkisto • raportisto • juristoĵurnalisto vd
Aktiva dum 1914– vd
Verkado
Verkoj The Air Seller ❦
Kapo de profesoro Doŭel ❦
Amphibian Man ❦
Ariel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksander Romanoviĉ Belajev (ruse Александр Романович Беляев; naskiĝis 4-an (16-an) de marto 1884, mortis 6-an de januaro 1942) estas fama sovetia ruslingva scienfikcia verkisto. Li meritis la kromnomon "Rusa Jules Verne"[1]. Oni eldonis pli ol 70 liajn fantastajn librojn, inter ili 13 romanojn.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Belajev naskiĝis la 4-an (16-an) de marto 1884 en Smolensk, Rusia Imperio.

Lia patro Roman Petroviĉ Belajev estis pastro de Rusa Ortodoksa Eklezio. Li kune kun edzino Nadeĵda Vasilievna havis tri gefilojn. Fratino Nina mortis junaĝe pro sarkomo kaj frato Bazilo dronis estinte studanto de bestokuraca universitato. Ekde 1895 ĝis 1901 Saĉjo studis laŭ volo de lia patro en loka seminario. Tamen li tiam revis pri teologio kaj pli preferis jurosciencon. Li ĝin studis en Demidov Jura Liceo situanta en Jaroslavlo. En 1906 li iĝis diplomita juristo kaj komencis labori kiel advokato en Smolensk.

Baldaŭ lia konateco grave plialtiĝis kaj ĉi tio donis al li altajn honorariojn.

En 1916 lin ekatakis terura malsano - osta tuberkulozo, ĝi enlitigis lin por 6 jaroj. Kuracado ne sukcesis, tial lia juna edzino Anna rifuzis flegi kaj forlasis lin.

Denaske aktiva optimisto kaj brava gajulo Belajev ne perdis vane tempon en la malsanulejo: li studis fremdajn lingvojn (inter ili Esperanton[mankas fonto]) kaj multe legis.

Ekde 1922 li laboris en Jalto (Krimeo) kiel inspektisto pri adoleskaj aferoj kaj edukisto en orfejo[mankas fonto].

Ekde 1923 ĝis 1930 li loĝis en Moskvo, tie li laboris en diversaj oficejoj.

Ekde 1931 li loĝis en Leningrado kaj poste en urbo Puŝkin situanta proksime. Tie la malsano progresis kaj reenlitigis lin.

En Leningrado okazis rendevuo de Belajev kun brita angla verkisto Herbert Wells vizitinta Sovetunion en 1934. Kelkaj ties verkoj ankaŭ apartenis al sciencfikcia ĝenro. Tiam Wells jam tralegis angle du librojn de Belajev kaj tre laŭdis sian rusan samideanon.

Septembre de 1941 la urbon okupis germania armeo kaj baldaŭ la invandintoj kunprenis parton de literatura arkivo de la verkisto. Alian parton lia familio sukcesis kaŝi.

La 6-an de januaro 1942 Aleksander Belajev mortis pro malsato en okupita urbo Puŝkin (Leningrada regiono). Dum vintro la kadavro troviĝis en loka malvarma kapelo. Liaj familianoj petegis serviston de urba Kazana tombejo enterigi la korpon printempe en ĉerko ĉar ili devis esti ekzilitaj al Germanio februare. Tiu efektivigis sepulton, sed pro malfavoraj militaj kondiĉoj preciza loko ne estas konata. La 1-an de novembro 1968 oni metis memorŝtonon sur supozeblan tombon.

Familio[redakti | redakti fonton]

Ĉefpaĝo de revuo La Urala Spuristo (1935) kun verko Blinda flugo de Belajev

La verkisto estis trifoje edzo. Lia unua edzino nomiĝis Anna, la dua Vera. Ambaŭ virinoj ne havis infanojn. La tria edzino Margarita Konstantinovna Magnuŝevskaja (Belajeva, 06.09.1895 – 24.09.1982) naskis du filinojn: Ludmila (15.03.1925 – 19.03.1931) travivinta nur ses jarojn kaj Svetlana naskita en 1929.

Literatura kariero[redakti | redakti fonton]

Aleksander Belajev verkadis dum dekses jaroj ĝismorte. Lia unua fantasta romano "Kapo de profesoro Dowell" estis publikigita en 1925 en "Ĵurnalo por laboristoj". La lasta verko "Ariel" aperis en 1941. Kelkajn liajn librojn oni eldonis kun pseŭdonomoj: "A.Rom", "A.Roms", "Rom", "A.Romanoviĉ", "Arbel", "B.A.", "Nemo" k.a. en rusa kaj multaj naciaj lingvoj.

Laŭ kalkuloj de iuj spertuloj el 50 liaj fantastaj hipotezoj oni jam realigis 18[mankas fonto].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj kaj noveloj[redakti | redakti fonton]

Nomo en Esperanto Originala nomo Lingvo Unua publikigo Notoj
Kapo de profesoro Doŭel Голова профессора Доуэля rusa 1 (рассказ): «Рабочая газета» (М.), 1925, 16—21, 24—26 июня; «Всемирный следопыт», 1925, № 3—4; 2 (роман). «Смена» (газ., Л.), 1937, 1—6, 8—9, 11, 14—18, 24, 28 февр., 1, 3—6, 9—11 марта; «Вокруг света», 1937, № 6—10; отд. изд. — ЗИФ, 1927; Л., «Сов. писатель», 1938 filmita
Lasta atlantidano Последний человек из Атлантиды rusa «Всемирный следопыт», 1926, № 5—8; отд. изд. — М., «ЗиФ», 1927
Posedanto de mondo Властелин мира rusa газ. «Гудок», 1926, окт.-нояб., с сокр.; отд. изд. — Л., «Красная газета», 1929, 240 с.
Insulo de pereintaj ŝipoj Остров погибших кораблей rusa «Всемирный следопыт», 1926, № 3—4; 1927, № 6; отд. изд. — М., «ЗиФ», 1927; 1929 filmita
Luktado en kosmo Борьба в эфире rusa «Жизнь и техника связи», 1927, № 1—9, под загл. «Радиополис»; отд. изд. — М.-Л., «Молодая гвардия», 1928, с. 9—142
Amfibiohomo Человек-амфибия rusa «Всемирный следопыт», 1928, № 1—6, 11—13; отд. изд. — М., «ЗиФ», 1928 filmita
Eterna pano Вечный хлеб rusa «Борьба в эфире». М.-Л., «Молодая гвардия», 1928
Ora monto Золотая гора rusa «Борьба миров» (Л.), 1929, № 2
Aerovendisto Продавец воздуха rusa «Вокруг света», 1929, № 4—13 filmita
Homo perdinta la vizaĝon Человек, потерявший лицо rusa «Вокруг света», 1929, № 19—25
Subakvaj terkulturistoj Подводные земледельцы rusa «Вокруг света», 1930, № 9—23
Tero brulas Земля горит rusa «Вокруг света», 1931, № 30—36
Salto al nenio Прыжок в ничто rusa М., «Молодая гвардия», 1933; 2-е изд. — 1935
Aera ŝipo Воздушный корабль rusa «Вокруг света», 1934, № 10—12, 1935, № 1—6
Mirakla okulo Чудесне око ukraina
Stelo KEC Звезда КЭЦ rusa «Вокруг света», 1936, № 2—11
Ĉiela gasto Небесный гость rusa 1937—1938
Laboratorio W Лаборатория Дубльвэ rusa «Вокруг света», 1938, № 7—9, 11—12
Sub arkta ĉielo Под небом Арктики rusa «В бой за технику», 1938, № 4, 7, 9—12; 1939, № 1—2, 4
Замок ведьм rusa «Молодой колхозник», 1939, № 5—7
Teksto de ĉelo Человек, нашедший своё лицо rusa Л., «Сов. писатель», 1940
Ariel Ариэль rusa Л., «Сов. писатель», 1941 filmita

Rakontoj[redakti | redakti fonton]

Nomo en Esperanto Originala nomo (ruse) Unua publikigo Notoj
Восхождение на Везувий «Смоленский вестник», 1913, № 181, 185, 189
Прогулка на гидроаэроплане «Смоленский вестник», 1913
Ни жизнь, ни смерть «Всемирный следопыт», 1926, № 5—6
Идеофон «Всемирный следопыт», 1926, № 6
Sovaĝa blankulo Белый дикарь «Всемирный следопыт», 1926, № 7
Охота на Большую Медведицу «Знание — сила», 1927, № 4
Среди одичавших коней «Всемирный следопыт», 1927, № 12
Легко ли быть раком «Вокруг света», 1929, № 19
Sezamo, malfermiĝu!!! Сезам, откройся!!! «Всемирный следопыт», 1928, № 4, подпись: А. Ром; «Вокруг света», 1928, № 49, под загл. «Электрический слуга»
Мёртвая голова «Вокруг света», 1928, № 17
Мёртвая зона «Вокруг света», 1929, № 12
Отворотное средство «Вокруг света», 1929, № 27
В трубе «Вокруг света», 1929, № 33
Инстинкт предков «На суше и на море», 1929, № 1—2
Верхом на ветре «Вокруг света», 1929, № 23
Светопреставление «Вокруг света», 1929, № 1—4,7
Держи на Запад! «Знание — сила», 1929, № 11
Воздушные столбы «Борьба миров», 1929, № 2
Нетленный мир «Знание — Сила», 1930, № 2
ВЦБИД «Знание — Сила», 1930, № 6—7
Город победителя «Всемирный следопыт», 1930, № 4
Зелёная симфония «Вокруг света», 1930, № 4
Воздушный змей «Знание — сила», 1931, № 2
Сильнее бога «Природа и люди», 1931, № 10
Солнечные лошади «Природа и люди», 1931, № 19
Шторм «Революция и природа», 1931, № 3—5
Заочный инженер «Революция и природа», 1931, № 2 (21)
Необычное происшествие «Ёж», 1933, № 9-11
Рекордный полёт «Ёж», 1933, № 10
Слепой полёт «Уральский следопыт» [Свердловск], 1958, № 1; с. 5-12
Мистер Смех «Вокруг света», 1937, № 5
Подземный город «Вокруг света», 1937, № 9
Невидимый свет «Вокруг света», 1938, № 1
Рогатый мамонт «Вокруг света», 1938, № 3
Анатомический жених «Ленинград», 1940, № 6
Всё вижу, всё слышу, всё знаю «Радио и телевидение», 1967, № 22

Rakontoj el serio "Inventoj de profesoro Vagner" (ruse Изобретения профессора Вагнера):

Nomo en Esperanto Originala nomo (ruse) Unua publikigo Notoj
Человек, который не спит сборник «Голова профессора Доуэля». М., «ЗиФ», 1926
Гость из книжного шкафа «Всемирный следопыт» 1926, № 9; сборник «Голова профессора Доуэля». М., «ЗиФ», 1926
Над бездной «Вокруг света» (Москва) 1927, № 2-3
Чёртова мельница «Всемирный следопыт», 1929, № 9
Творимые легенды и апокрифы «Всемирный следопыт» 1929, № 4
Амба «Всемирный следопыт», 1929, № 10
Хойти-Тойти «Всемирный следопыт», 1930, № 1—2
Ковёр-самолёт «Знание — Сила», 1936, № 12

Scenaroj[redakti | redakti fonton]

  • "Kiam estingiĝos lumo" (ruse Когда погаснет свет, ne filmita)

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1961 — «Человек-амфибия» (Homo-Amfibio)
  • 1967 — «Продавец воздуха» (Aerovendisto)
  • 1984 — «Завещание профессора Доуэля» (Testamento de profesoro Dowell)
  • 1987 — «Остров погибших кораблей» (Insulo de kraŝintaj ŝipoj)
  • 1992 — «Ариэль» (Ariel)
  • 1994 — «Дожди в океане» (Pluvoj en la oceano)
  • 2004 — «Человек-амфибия» — (Homo-Amfibio) kvarparta
  • 2010 — «Охота на Большую Медведицу» (Ĉasado por la Granda Ursino)

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Dum kuracado en Jalto Belajev konatiĝis kun Esperanto kaj komencis studi ĝin. Li estis membro de Sovetrespublikara Esperantista Unio[mankas fonto]. En lia verko "Batalo en etero" la aliplanedanoj eĉ parolas esperante. Pri Esperanto kaj en Esperanto Aleksander Belajev kelkfoje konversaciis kun elstara sovetia sciencisto Konstantin Ciolkovskij, pioniro de la kosmoesploro[mankas fonto].

Memoro[redakti | redakti fonton]

Ekde 1990 en Rusio ekzistas literatura premio nome de Aleksander Belajev, por ĝi konkuras sciencfikciaj verkistoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Русские писатели и поэты. Краткий биографический словарь. Moskvo, 2000 (ruse).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]