Aleksander Brückner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksander Brückner
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1856 (1856-01-29)
en Ternopilo
Morto 24-an de majo 1939 (1939-05-24) (83-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Berlino
Lingvoj polagermana
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioGermana Imperiestra RegnoDua Pola Respubliko
Alma mater Universitato de Vieno • Faculty of Philosophy in the Lviv University • Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino • Lviva Universitato
Subskribo Aleksander Brückner
Familio
Patro Alexander Brückner
Okupo
Okupo vortaristo • lingvisto • literaturhistoriisto • profesoro • slavisto • universitata instruisto
vdr

Aleksander Brückner (naskiĝis la 29-an de januaro 1856 en Brzeżany, Ternopila provinco, mortis la 24-an de majo 1939 en Berlino) estis pola profesoro, filologo kaj slavistikisto, historiisto de la pola literaturo kaj kulturo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en poliĝinta kaj de tri generacioj setlita en Brzeżany, kaj pli frue en Stryj, Lviva provinco, familio de trezor-oficisto - Aleksander Marian Brückner. Studis en Lvovo, kaj sciencajn staĝojn pasigis en Leipzig, Berlino kaj Vieno ĉe eminentaj slavistikistoj: August Leskien, Vatroslav Jagić, Franz Miklosich. Doktoriĝis en 1876, kaj habilitiĝis en la Universitato de Vieno en 1878 surbaze de la disertaĵo Die slavischen Aussiedlungen in der Altmark und im Magdeburgischen. Li estis docento de la Universitato de Lvovo. En 1881 translokiĝis al la katedro de slavistiko en Berlino kiel sekvanto de profesoro Jagić, kie lekciis ĝis 1924. En la jaroj 1889/1890 Brückner trovis en la Biblioteko de Sankt-Peterburgo Kazania świętokrzyskie (Predikoj de la Sanktakruca Montaro), kiujn prilaboris kaj publikigis. Krom tio Brückner fine de la 19-a jarcento prilaboris heredaĵon de baroka poeto Wacław Potocki. Post la unua mondmilito en 1924 universitataj regopovoj pensiigis lin. En 1933 ricevis de la pola socio oran merit-medalon. Li membris en Akademia Umiejętności (Akademio de Scipovoj), Rusia Akademio de Sciencoj en Sankt-Peterburgo, Scienca Societo de Lvovo. En 1929 Varsovia Universitato atribuis al li la titolon de honora doktoreco. En 1935 estis distingita per Ora Akademia Laŭro de la Pola Akademio de Literaturo. Laŭ iniciato de profesoro de Jagelona Universitato, Tadeusz Ulewicz, oni fiksis memortabulon en la Tombejo de Grandaj Poloj sur la Vavelo pri tiu ĉi eminenta historiisto de literaturo kaj lingvisto.

Plej gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Geschichte der polnischen Literatur (1901)
  • Dzieje literatury polskiej (Historio de la pola literaturo, volumo 1 kaj 2, 1903)
  • Starożytna Litwa. Ludy i bogi. Szkice historyczne i mitologiczne (Antikva Litovio. Popoloj kaj dioj. Historiaj kaj mitologiaj skizoj; 1904, reeldono: 1985)
  • Historia literatury rosyjskiej (Historio de la rusa literaturo, 1905)
  • Mikołaj Rej różnowiercy polscy (Mikołaj Rej kaj polaj diverskredantoj, 1906)
  • Dzieje języka polskiego (Historio de la pola lingvo, 1906)
  • Zasady etymologii słowiańskiej (Principoj de slava etimologio, 1917)
  • Mitologia słowiańska (Slava mitologio, 1918; reeldono: 1980)
  • Mitologia polska (Pola mitologio, 1924; reeldono: 1980)
  • Słownik etymologiczny języka polskiego (1926-1927) (Etimologia vortaro de la pola lingvo, 1926-27
  • Dzieje kultury polskiej (Historio de la pola kulturo, volumoj 1-4, 1930-1932; 1991)
  • Encyklopedia staropolska (Malnovpola enciklopedio, volumoj 1-2, 1937-1939; reprintaĵo: 1990); ilustrita de Karol Estreicher jr)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Władysław Berbelicki: Aleksander Brückner. 1856-1939, Warszawa 1989
  • Witold Kosny (red.): Aleksander Brückner, ein polnischer Slavist in Berlin, Wiesbaden 1991, ISBN 3-447-03204-9
  • Alicja Nagórko (red.): Aleksander Brückner zum 60. Todestag. Beiträge der Berliner Tagung 1999, Frankfurt am Main 2001, ISBN 3-631-37433-X

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]