Aleksander Duĥnoviĉ

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aleksander Duĥnoviĉ
Aleksander Duĥnoviĉ
Rutena verkisto
Naskiĝo 24-a de aprilo 1803
en Topoľa, Slovakio
Morto 30-a de marto 1865
en Prešov, Slovakio
Portalo pri Homoj
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Aleksander Duĥnoviĉ (ukraine Олександр Васильович Духнович); (rutene Александeр Духнович); (slovake Alexander Duchnovič) estis greke katolika rutena pastoro, poeto, verkisto, pedagogo, sociala aktivulo, nacia vekanto kaj gvida persono de nacia reviviĝo de la rutena lingvo dum la 19-a jarcento sur la teritorio de la estinta Hungaria reĝlando. Li laboris kiel kanoniko en la katolika episkopejo de Prešov. Sian vekantan labororon li komencis post la revolucio de 1848 - 1849. En jaro 1850 li fondis la asocion Literaturnoje zavedenie Prjaševskoje (Literatura asocio de Prešov), kiu iĝis organizo por junaj verkistoj. Per ĝia peno presaperis tri kolektoj de la rutena almanako "Salutado al rutenoj". Same presiĝis unuaj kalendaroj en la historio de rutenoj. Li eldonis lernolibrojn de kartografio, gramatiko kaj kateĥismo por bezonoj de instruistoj, kaj krome plurajn poemarojn. Li dediĉis sin al studado de historio, sed de lia verkaro presaperis nur la libro "Historio de Prešova episkopejo". En jaro 1847 li agadis kiel deputito de Prešova episkopejo en hungara-reĝlanda deputitaro.

[redakti] Vidu ankaŭ

statuo de Aleksander Duĥnoviĉ en la urbo Mukaĉevo





Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj