Aleksander Herzen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
portreton de A.Herzen pentris N.Ge en 1867

Aleksander Ivanoviĉ HERZEN (ruse Александр Иванович Герцен) naskiĝis la 6-an de aprilo 1812 (n.s.) en Moskvo, mortis la 21-an de januaro 1870 en Parizo. Li estis eminenta rusa verkisto, filozofo, eldonisto kaj disidento multe propagandinta kontraŭ tiama cara reĝimo en Rusio.

Liaj gepatroj[redakti | redakti fonton]

Ivan Jakovlev - gravuraĵo farita de Lavrentij Serjakov

Patro, Ivan Aleksejeviĉ Jakovlev (1767-1846), estis riĉa rusa nobelo militservinta kiel oficiro (kapitano) en la prestiĝa gvardia regimento Izmajlovskij en Sankt Peterburgo, kies geĉefoj estis geimperiestroj de Rusio. Post sia eksiĝo en 1787 li loĝis en Eŭropo.

En Stutgarto (Germanio) li delogis 16-jaraĝan fraŭlinon Luise Haag (1794-1851), kiu tie gravediĝis. Vestita kiel knabo ŝi estis alveturigita en Moskvon komence de 1812. Tie ŝi naskis sian bebon Aleksandron. Pro tiamaj leĝoj oficiala geedziĝo ne okazis, tial la patro decidis registri sian filon sub elpensita nomo Herzen (derivaĵo de la germana vorto Herz - t.e. koro). Saman nomon havis lia alia pliaĝa bastardo Jegor.

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝloko de A.Herzen

Aŭtune de 1812 Moskvon okupis la franca armeo kaj tuj aperis grandaj brulegoj. Bieno de Ivan Jakovlev situanta en Tverskoj bulvardo proksime de la urbocentro estis rabita kaj baldaŭ iĝis maltaŭga por loĝado de la familio.

Pere de la milita komandanto de Moskvo, franca marŝalo Mortier, kun kiu li estis konato, la familiestro petis permeson de la imperiestro Napoleon Bonaparte forlasi la detruantan urbon kune kun siaj juna edzino, suĉinfano kaj kelkaj geservutuloj. Tiu promesis sub unu kondiĉo - transdoni lian mesaĝon pri armistico al la rusia imperiestro Aleksandro la Unua troviĝinta tiam en Sankt Peterburgo. Finfine la familio sukcesis elveturi el Moskvo. La letero atingis la adresiton, sed rezultigis nenion.

Post kelkaj jaroj la familio revenis en la liberan Moskvon kaj reloĝis en sia renovigita hejmo. Kiel ordinara rusa nobelido juna Aleksander ricevis bonan edukadon, kiun donis al li multaj rusaj kaj eksterlandaj geguvernistoj. Baldaŭ li jam bone scipovis la francan, la germanan kaj la anglan lingvojn.

Kiam Aleksander Herzen estis 13-jaraĝa lin kaj lian amikon Nikolaj Ogarev (12j.) entuziasmigis ideoj de la decembristoj, kiuj ribelis decembre de 1825. La amikoj interĵuris strebi al plibonigo de vivkondiĉoj de la rusa popolo.

Studentaĝo[redakti | redakti fonton]

Herzen monumento enkorte de Moskva Univrsitato starigita en 1920. Skulptisto Nikolaj Andrejev

Ekde 1829 ĝis 1833 Herzen studis en Moskva Universitato en la fizika-matematika fakultato. Li ĝin sukcese finis kaj diplomiĝis kiel kandidato. Lia laboro 'Analizo de la Suncentra teorio far Koperniko' gajnis grandan laŭdon kaj prestiĝan arĝentan medalon de la universitato.

Aresto kaj la unua ekzilo[redakti | redakti fonton]

Kune kun siaj amikoj Herzen ŝatis renkontiĝi kaj legi iufoje malpermesitajn librojn. Pro denunco lin oni arestis, akuzis je kontraŭleĝa agado kaj ekzilis en malproksiman urbeton Vjatka. Tie li oficis en kancelario de tiea guberniestro. Lian vivon severe inspektis la polico. Tamen pro bona konduto post iom da tempo oni permesis al li translokiĝi en urbon Vladimir situantan pli proksime al Moskvo.

Geedziĝo[redakti | redakti fonton]

Maje de 1838 Aleksander Herzen edziĝis al sia kuzino Natalia Aleksandrovna Zaĥarjina (1814 - 1852), bastardino de lia onklo, sen benoj de ambaŭ gepatroj. Li sekrete elveturigis ŝin el Moskvo al Vladimir, kie okazis ilia kronado en loka preĝejo. La geedzoj havis kelkajn gefilojn, sed elvivis nur tri: Aleksander (1839), Nikolaj (1844) kaj Olga (1850). Bedaŭrinde 7-jaraĝa surdamuta Nikolaj kaj lia avino Luise pereis en averio novembre de 1851 renaviginte el Marsejlo al Nico dum ŝtormo.

Reveno en Moskvon[redakti | redakti fonton]

En 1840 Herzen ricevis permeson reveni en Moskvon. Li mem kaj lia familio enloĝiĝis en palaceton situantan en Arbat distrikto. Ekde majo ĉi-jara li oficis en kancelario de Ministerio pri enlandaj aferoj situanta en Sankt Peterburgo.

La dua ekzilo[redakti | redakti fonton]

Pro kritiko de agado de la polico, kiun entenis lia privata korespondado, lin oni denove akuzis kaj ekzilis al urbo Novgorod. Tie li servis unu jaron kiel ĉefo de gubernia departemento. Kromalie unu el liaj devoj estis raporti pri lojaleco de samaj punitaj personoj kiel estis li mem. T.e. ĉiun trian monaton li elsendis raporton al la Ŝtata Senato, en kiu kurioze estis enlistigita lia propra nomo. Pro bona servo lin oni premiis per alta rango de Rusia Imperio "Nadvornij Sovetnik" (Kortuma Konsilisto), kiu egalis rangon de subkolonelo en armeo. Liaj petoj pri reveno al la familio, necesa zorgo pri la maljuna patro kaj klopodoj de liaj protektantoj rezultigis permeson de la imperiestro Nikolao la Unua al li reveni Moskvon.

Eksiĝo[redakti | redakti fonton]

En 1842 li eksiĝis kaj iom post iom komencis verki. Li tiam estis matura, sperta 30-jaraĝa viro. Pro multaj siaj devigitaj 'vojaĝoj" tra Rusio li bone konis elinterne malfacilan vivon de la rusa popolo, kiun li volis plibonigi laŭ siaj kapabloj.

Morto de lia patro[redakti | redakti fonton]

En 1846 lia 79-jaraĝa patro Ivan Jakovlev tute kadukiĝis kaj bezonis permanentan flegadon. Maje li lastfoje komuniiĝis, metis sian malfortan kapon sur manon de filo Aleksander kaj baldaŭ trankvile mortis. Ĝisfine li racie meditis kaj heredigis honeste sian riĉecon. Multaj geservutuloj estis liberigitaj.

Elmigrado[redakti | redakti fonton]

En 1847 Herzen kune kun siaj gefamilianoj elmigris al Eŭropo. Post iom da tempo Svisio naturalizis lin kiel civitano. Tiam li ofte renkontiĝis kun eminentaj socialistoj : Proudhon, Garibaldi, Mazzini k.a. Li multe verkis artikolojn kaj financis kelkajn eldonejon. En 1855 aperis ruslingva almanako "Polusa Stelo", kiun li gvidis kune kun sia longtempa amiko Nikolaj Ogarev. En 1857 ili fondis en Londono (Britio) ĵurnalon "Sonorilo", kiu havis grandan sukceson en Eŭropo kaj en Rusio, kiun oni veturigis tien sekrete.

Morto[redakti | redakti fonton]

Komence de la nova 1870 jaro Aleksander Herzen venis en Parizon por plenumi iujn formalaĵojn. Tamen lin atakis rapida duobla pneŭmonio, kiu rezultigis lian morton okazintan la 21-an de januaro 1870. Lin oni sepultis en pariza Père-Lachaise tombejo. Poste liaj restaĵoj estis reselputitaj en la tombejon Cimetiére du Château de franca urbo Nico, kie jam troviĝis korpo de lia edzino Natalia.

Liaj ĉefverkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kiu kulpas?;
  • Preterveturante;
  • Doktoro Krupov;
  • Pigo-ŝtelestino;
  • Difektito;
  • Tragedio okazinta, kiam oni drinkis grogon;
  • Por eviti tedon;
  • Paseo kaj meditado;

Memoro pri Herzen[redakti | redakti fonton]

Memoro pri Aleksander Herzen konserviĝas en Rusio ĝis nun. En Moskvo funkcias muzeo pri li (Arbat distrikto, str.Sivcev Vraĵek, 27). La konstruaĵo estas nova, sed aspektas kiel antikva. Enkorte de la bieno en Tverskoj bulvardo staras lia monumento. Nun tie funkcias fama rusia Instituto pri literaturo. En Vorobiev monteto troviĝas monumento kun bareliefo de Herzen kaj Ogarev. Alia majesta monumento omaĝe al la eminenta rusa verkisto troviĝas en Granda Bronnaja strato. Multajn jarojn en Moskvo ekzistis Herzen strato. Nomon de Herzen portas fama Pedagogia universitato en Sankt Peterburgo. Kelkaj bibliotekoj en diversaj urboj de Rusio havas lian nomon.

La asteroido 3052 Herzen, malkovrita en 1976 de Ljudmila Ĉerniĥ, ricevis lian nomon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]