Aleksandr Litvinenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Litvinenko
Persona informo
Александр Литвиненко
Naskiĝo 4-an de decembro 1962 (1962-12-04)
en Voroneĵ
Morto 23-an de novembro 2006 (2006-11-23) (43-jaraĝa)
en University College Hospital
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per radiada sindromo vd
Tombo Tombejo Highgate vd
Religio islamo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Q25390998 vd
Familio
Edz(in)o Marina Litvinenko vd
Profesio
Okupo verkistomilitisto • spiono vd
Laborkampo registara spionada organizaĵo • spionado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandr Valteroviĉ LITVINENKO (ruse Александр Вальтерович Литвиненко; n. 4-a de decembro 1962 en Voroneĵ; m. 23-an de novembro 2006 en London) estis iama oficiro de la rusa sekretservo KGB (pli poste FSB), libroverkisto kaj kritikanto de la rusa prezidento Vladimir Putin. Li mortis je verŝajna venenigo per polonio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1988 li ekservis en KGB, ekde 1991 en ties posteulo - FSB. Li agadis ĉefe en kontraŭterorismaj grupoj. Post kiam oni forigis lin en 1998 el FSB, li kritikis en gazetkonferenco (Moskvo) la gvidantojn de la sekretservo.

Novembre 1998 en gazetara konferenco li malkaŝis fakton ricevi por plenumo ordonojn kontraŭdirajn kun la leĝo (la ordonon murdi Boris Berezovskij). Oni arestis lin unuafoje en marto 1999 kaj enprizonigis en enketa malliberejo en Moskvo, sed en novembro liberiĝis. Oni poste en 2000 denove arestis kaj liberigis lin. Pro la atendebla tria aresto, li fuĝis li al Britio en majo de 2001 kaj petis politikan azilon.

Li verkis libron kun Jurij Felĉinskij (Blowing Up Russia. Terror from within (ruse: ФСБ взрывает Россию)). La kerna ideo de la libro estis, ke la bombeksplodojn kontraŭ la moskvaj loĝejoj organizis kaj efektivigis FSB. Tio servis onidire por milito kontraŭ Ĉeĉenio.

Li lastatempe okupiĝis pri murdo de moskva ĵurnalistino Anna Politkovskaja. Onidire, li estis venenigita la 1-an de novembro de 2006 dum tetrinkado kun iamaj KGB-agento. Li glutis polonion, kiu detruis lian imunsistemon, hepaton kaj fine kaŭzis morton. Diagnozo: radio-aktiva venenigo.

Li akuzis pri la venenigo la rusan registaron kaj Putin mem. Sur la mortolito, li konvertiĝis [1](angla) al islamo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Alexander Litvinenko, Yuri Felshtinsky, "Blowing Up Russia: The Secret Plot to Bring Back KGB Terror" Encounter Books, New York, 2007 ISBN 978-1-59403-201-1
  • Yuri Felshtinsky, Alexander Litvinenko, and Geoffrey Andrews, Blowing up Russia: Terror from within Gibson Square Books, London, 2007, ISBN 978-1-903933-95-4
  • Alexander Litvinenko: "Allegations – Selected Works by Alexander Litvinenko", translated from Russian and edited by Pavel Stroilov, introduction by Vladimir Bukovskij, Publisher: Aquilion (12 November 2007), ISBN 978-1-904997-05-4
  • A. Litvinenko and A. Goldfarb, Criminal gang from Lubyanka(Russian) GRANI, New York, 2002, ISBN 978-0-9723878-0-4
  • А. Литвиненко, Лубянская преступная группировка (Russian) GRANI, New York, 2002, ISBN 0-9723878-0-3
  • A documentary film, Assassination of Russia was made by French producers based on books by Litvinenko. He was a consultant for the movie.

Libroj kaj filmoj pri Litvinenko[redakti | redakti fonton]

  • William Dunkerley, The Phony Litvinenko Murder: Finally the Truth after 5 Years – The Story Told by the Media Doesn't Match the Facts, Omnicom Press, 2011. ISBN 978-0-615-55901-8
  • Alan Cowell, The Terminal Spy: A True Story of Espionage, Betrayal and Murder, Random House, 2008. ISBN 978-0-7393-7054-4
  • Alex Goldfarb and Marina Litvinenko, Death of a Dissident: The Poisoning of Alexander Litvinenko and the Return of the KGB. Free Press, New York, 2007. ISBN 978-1-4165-5165-2.
  • Martin Sixsmith, The Litvinenko File: the True Story of a Death Foretold, Publisher: Macmillan (2 April 2007) ISBN 0-230-53154-7 ISBN 978-0230531543
  • Andrei Nekrasov, Rebellion: the Litvinenko Case, 2007, Dreamscanner. Banned in Russia.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]