Aleksandr Jakovlev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aleksandr Sergejeviĉ JAKOVLEV (n. 19-an de marto 1906. Moskvo, Rusio – m. 22-an de aŭgusto 1989 Moskvo) estis rusa aviadila planisto, konstruisto. Li famiĝis pro la JAK-aviadila serio, kiuj batalis en la dua mondmilito.

Jakovlev komence laboris kiel aviadila muntisto kaj jam frue konstruis velaviadilojn, diplomiĝis en 1931 en la Aviadil-konstrua akademio.

Li planis aviadilojn kun tradicia kaj jetmotoro (Jak-15, 1945). Ankaŭ fama estis la fluganta vagono, la ĝemelmotora helikoptero (Jak–24). Post la dua mondmilito, li planis civilajn aviadilojn.

Jakovlev estis membro de la Komunista Partio de Sovetunio ekde 1938, laboris inter 1940 kaj 1956 kiel vicministro pri aviado. Li estis ĉefkonstruisto, 7-foja premiito kun Stalin-premio, okfoje kun Lenin-ordeno.

Li iĝis membro de la Scienca Akademio de Sovetunio en 1976.