Aleksandr Kalaŝnikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Kalaŝnikov
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1954 (1954-02-18) (70-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco SovetunioRusio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Aleksandr Kalaŝnikov (ruse Александр Калашников) estas fama sovetia kaj rusia esperantisto. Naskiĝis 18 februaro 1954, esperantistiĝis en 1973.

La unuaj E-renkontiĝoj OSER (Omsk,1973), ESKT "Ora Suno" (Samarkando,1973), SEJT-16 (Kineŝma,1974).

En la jaroj 1977-78 militservante en Novosibirsk Aleksandr Kalaŝnikov laŭeble vizitadis la urban E-klubon. De 1979 ĝis 1982 li laboris en la Tutsovetunia pionira tendaro "Artek" (Gursuf, Krimeo), kie li gvidis E-kurson por pioniroj kaj kunlaboris kun Jefim Zajdman, laŭ kies iniciato estis iutempe prezidanto de alta -klubo kaj kunorganizanto de la unuaj "Veluraj sezonoj".

En 1982 Aleksandr Kalaŝnikov eklaboris en Toljatti, kie li estis gvidanto de la lernejana E-klubo "Flamo". Kune kun V.Roĵdestvenskij, G.Kontrov kaj la teamo li organizis lernejanajn E-renkontighojn, LETojn (Lernejanajn E-tendaretojn), "Primaverojn" (lernejanajn printempajn E-renkontighojn). Entute okazis 5 LEToj kaj 5 "Primaveroj". En la jaroj 1989-1990 li estis estrarano de SEU, resp. pri lernejana komisiono.

En la jaroj 1993 - 1995 li aktivetis denove en Tjumeno kie li gvidis E-kursojn por lernejanoj kaj kunorganizis kun V.Izosimov TETojn (Tjumenajn E-tendaretojn).

De 1998 ĝis 2000 li studis Waldorf-pedagogion en Germanio, kie li aktive partiprenis Ifon (Internacian Festivalon, Saarbrucken, 1998-99), PSI-15 (1999) kaj PSI-16 (2000) (Printempajn Semajnojn Internaciajn).