Aleksandr Kuprin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Kuprin
Persona informo
Александр Иванович Куприн
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1870 (1870-08-26)
en Narovchat
Morto 25-an de aŭgusto 1938 (1938-08-25) (67-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Literatorskie mostki vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Second Moscow Cadet Corps • Alexandrov Military School vd
Subskribo Aleksandr Kuprin
Familio
Edz(in)o Q15107942 vd
Infanoj Ksenia Kuprina vd
Profesio
Okupo verkistopiloto • romanisto • scenaristo • poeto • verkisto de porinfana literaturo • prozisto vd
Laborkampo prozo vd
Aktiva dum 1889–1934 vd
Verkado
Verkoj The Duel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandr Ivanoviĉ KUPRIN (ruse Александр Иванович Куприн) naskiĝis la 7-an de septembro 1870 (n.s.) en la urbeto Narovĉat, Penza gubernio, Rusia Imperio kaj mortis la 25-an de aŭgusto 1938 en Leningrado, USSR. Li estis granda rusa beletristo kaj verkisto.

Familio[redakti | redakti fonton]

La patro, Ivan Ivanoviĉ Kuprin (1834-1871), estis oficisto. La patrino, Ljubov Alekseevna (1840-1910), apartenis al la fama tatara klano Kulanĉak. La gepatroj havis tri infanojn: Sofia (1861-1922), Zinaida (1863-1934) kaj Aleksandr (1870-1938).

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Post la morto de sia patro Aleksandr orfiĝis, kiam li estis unujaraĝa. La patrino kune kun la gefiloj translokiĝis al Moskvo. Ekde 1876 ĝis 1880 Aleksandr loĝis kaj lernis en Moskva pensionato por orfoj. Poste li studis en Moskva kadeta korpuso. En 1890 li sukcese finis la Aleksandrovan militejon kiel infanteria leŭtenanto.

Ĝis 1894 li militservis en la rusa armeo. Tiun jaron li eksiĝis kaj poste laboris diversloke sen certa profesio.

Literatura agado[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ kiam Aleksandr estis studento de la Aleksandrova militejo aperis lia unua verko La lasta debuto (1889). Poste multaj liaj verkoj estis eldonitaj en kelkaj ĵurnaloj, revuoj ktp.

Elmigrado[redakti | redakti fonton]

Post la Oktobra revolucio okazinta en 1917 Kuprin elmigris al Francio en 1919 kaj loĝis deksep jarojn en Parizo. Ĉi periodo de lia vivo ne estis fruktodona kaj li malmulte tie verkis. Li tre suferis pro nostalgio kaj deziris reveni la patrujon. Li tute kadukiĝis kaj estis grave malsana.

Reveno en Rusion[redakti | redakti fonton]

Printempe de 1937 Aleksandr Ivanoviĉ revenis Rusion kaj tuj eksentis estimon kaj amon de siaj adeptoj kaj legantoj. Li sukcesis publikigi nure eseon Kara Moskvo.

Morto[redakti | redakti fonton]

Aleksandr Kuprin mortis la 25-an de aŭgusto 1938 kaj estis enterigita en Leningrado (nun Sankt-Peterburgo) en la tombejo de Aleksander Nevskij Laŭro apud la tombo de Ivan Turgenev (fama rusa verkisto).

Lia familio[redakti | redakti fonton]

Kuprin estis dufoje edziĝinta. La unua edzino Maria Davidova (ekde 1901) naskis filinon Lidia. Baldaŭ ili eksedziĝis. En 1907 Kuprin edziĝis al E. Heinrich. La gepatroj havis filinon Ksenia.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Iuj liaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • 1892 — Впотьмах
  • 1896 — Молох
  • 1897 — Прапорщик
  • 1898 — Олеся
  • 1900 — На переломе
  • 1903 - Белый пудель
  • 1905 — Поединок
  • 1909—15 Яма
  • 1907 — Гамбринус
  • 1908 — Суламифь
  • 1911 — Гранатовый браслет
  • 1913 — Жидкое солнце
  • 1917 — Звезда Соломона
  • 1929 — Колесо времени
  • 1928—32 Юнкера
  • 1933 — Жанета

Liaj verkoj en kino[redakti | redakti fonton]

  • Первый день (1936)
  • Белый пудель (1955)
  • Колдунья — (La Sorciere, 1956), ĉefrolis Marina Vlady
  • Поединок (1957)
  • Анафема (1960)
  • Гранатовый браслет (1964)
  • Девочка и слон (1969)
  • Олеся (1970)
  • Шурочка (1982)
  • И вот пришёл Бумбо…(1984)
  • Любимец публики (1985)
  • Яма (1990)
  • Гамбринус (1990)
  • Брегет (1997)
  • Мелюзга (2005)
  • Юнкера (телесериал) (2006)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]