Aleksandr Melentjeviĉ Volkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Melentjeviĉ Volkov
Persona informo
Александр Мелентьевич Волков
Naskiĝo 14-an de junio 1891 (1891-06-14)
en Oskemeno,  Rusia Imperio
Morto 3-an de julio 1977 (1977-07-03) (86-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Tombejo Kuncevo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Tomsk State Pedagogical University • Yaroslavl State Pedagogical University vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Infanoj 4
Profesio
Okupo tradukisto • verkisto de porinfana literaturo • universitata instruisto • matematikisto • dramaturgoverkisto • lerneja majstro vd
Aktiva dum 1916–1977 vd
Verkado
Verkoj Oz-serio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandro Melentjeviĉ VOLKOV (ruse Александр Мелентьевич Волков; n. 14-an de junio (2-an de junio laŭ julia kalendaro) 1891 en Ust-Kamenogorsk; m. 3-an de julio 1977 en Moskvo) estis rusa verkisto. Ĉefe li famiĝis per la porinfana rakonto »La magiisto de la smerald-urbo« kaj la postaj rakontoj pri la »Magia Lando«.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Volkov naskiĝis en Siberio. Jam tre junaĝe li okupiĝis pri literaturo. Per la patro li sciiĝis legi jam en aĝo de kvar jaroj. Tial oni lin en lernejo ekakceptis ne en unuan sed tuj en duan klason. Finante sian lernadon en baza lernejo, en aĝo de 12 jaro, li havis la plej bonajn rezultojn de ĉiuj en tiu aĝogrupo. Lia gimnazia ekzamenixo okazis dum unua mondmilito.

Li studis matematikon, poste altlerneje instruis kaj iĝis profesoro pri pli alta matematiko. Dume li eklernis anglan lingvon kaj ekigis traduki anglajn verkojn al rusa lingvo. Interalie li planis traduki la rakonton »La mirinda sorĉisto de Oz« de la verkisto L. Frank Baum. Tiu traduko grave influis al la verkado de Volkov.

Tradukante li jen kaj jen aldonis ion, finfine tute novaranĝis, novkreis kaj la rakonton kaj nomojn de la personoj, tiel verkis memstaran verkon: »La magiisto de la smerald-urbo«. Ĝi unuan fojon publikiĝis en Sovetunio 1939. 1959 ĝi eldoniĝis en tekste revizita formo, krome enestis la kongeniaj ilustraĵoj de Leonid Vladimirski.

Post la granda sukceso Volkov ekde 1963 verkis kvin pliajn rakontojn, daŭigis la fabelon pri la »Magia Lando«.

En la socialismaj landoj – speciale orienta germanio (GDR) – la libroj amplekse eldoniĝis kaj ofte reeldoniĝis. Sed ankaŭ en kapitalismaj landoj – ekz. okcidenta germanio (FRG) kaj Aŭstrio – ili haveblis. Same post fino de la socialisma epoko.

Dum 1977 Volkov en Moskvo mortis.

Bedaŭrinde ĝis nun ne aperis Esperantlingvaj versioj de liaj verkoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La serio pri »La Magia Lando«

»La magiisto de la smerald-urbo« estas la unua verko el tiu serio kaj klare laŭas la verkon de BAUM (»La magiisto de Oz«). La pliaj verkoj konstante temas pri konfliktoj de la aŭ inter la popoloj kiuj vivas en la Magia Lando. La lasta rakonto eĉ sciencfikcias.

Kongenias la ilustraĵoj de la grafikisto Leonid Vladimirski; ili per sia ĉarmo kontribuis al la granda sukceso de tiuj libroj.

  • La magiisto de la smerald-urbo (Волшебник Изумрудного города; 1939, tekste revizita 1959)
  • Ruzulo Urfin kaj liaj lignaj soldatoj (Урфин Джюс и его деревянные солдаты; 1963)
  • Sep reĝoj subteraj (Семь подземных королей; 1964)
  • Fajro-dio de la Marranoj (Огненный бог Марранов; 1968)
  • Flava nebulo (Желтый туман; 1970)
  • Sekreto pri la kastelo forlasita (Тайна заброшенного замка; 1975)

Ekde 1993 aliaj verkistoj provis daŭrigi la serion.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Du fratoj (1950)
  • La arkitektoj (1954)
  • Vojaĝo al tria jarmilo (1963)
  • diversaj tradukoj, i. a. verkojn de Jules Verne