Aleksandr Perov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Perov
ruse Александр Валентинович Перов
Lanugo (ruse Пух)
Poŝtmarko kun portreto de Aleksandr Perov
Poŝtmarko kun portreto de Aleksandr Perov
Naskiĝo la 17-a de majo 1975
en Viljandi, Estona SSR, Sovetunio
Morto la 3-a de septembro 2004
en Beslano, Nord-Osetio, Rusio
Soldata kariero
Rango: majoro
Tempo de deĵoro: 19922004
Speco: specialaj fortoj
Taĉmento: Administracio «A» («Alfa») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio
Militoj: Dua Ĉeĉena milito
Bataloj: Terorisma atako ĉe Dubrovka
Terorisma atako en Beslano
Medaloj: medalo «Ora Stelo», ordeno de Kuraĝo, medalo «Pro kuraĝo», medalo de Suvorov, medalo «Pro atingoj en militservo» (FSB) de la 3-a rango, medalo «Pro atingoj dum specialaj operacoj»
vdr

Aleksandr Perov (ruse Александр Валентинович Перов; naskiĝis la 17-a de majo 1975, Viljandi, Estona SSR, Sovetunio — mortis la 3-a de septembro 2004, Beslano, Nord-Osetio, Rusio) estas rusia militisto, estro de la 1-a sekcio de la Administracio «A» («Alfa») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio, majoro, pereinta dum liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano. Li estis honorigita kiel Heroo de Rusio (postmorte).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj bildoj
Estonta militisto

Aleksandr Perov naskiĝis la 17-an de majo 1975 en urbo Viljandi, Estona SSR en familio de kolonelo Valentin Antonoviĉ Perov, oficiro de la specialaj fortoj de la Ĉefa Spiona Administracio,[1], kandidato pri militsciencoj[2] kaj Zoja Ivanovna Perova, ekonomikisto de la urba ŝtata banko. Li estis la dua infano (pli aĝa frato nomiĝis Aleksej). Li naskiĝis je 7,5 monatoj kaj pezis nur 2400 gramojn, longis 45 cm[3].

Lia patro servis kiel stabestro de aparta distrikta brigado de speciala destino[4].

Somere de 1977 la patro estis sendita al urbo Ĉerepoveco (Vologda provinco)[5]. Tie Aleksandro pasigis sian infanaĝon kaj la unuan lernojaron. Poste oni direktigis la patron al la Milita Akademio de M. V. Frunze en Moskvo. En la ĉefurbo Aleksandr enmatrikuliĝis en lernejo N 47[3]. Tie li frekventis sportosekciojn. Unue li vizitis tiun pri tabloteniso, sed post unu monato rezignis pro aĉa trejnisto. Do la patro sendis lin al lernejo pri luktoarto, sed ankaŭ tie li malŝatis trejniston, kiu igis lin lukti kontraŭ pli spertaj lernantoj[3].

En 1985 la familio denove translokiĝis, ĉar la patro ricevis de la akademio loĝejon en la Kaŝira ŝoseo (Moskvo). Do la kvaran lernojaron Alkesandr komencis jam en mezlernejo N 937 en Oreĥovo-Zujevo. Tie li serioze okupiĝis pri skiado. Jam en la kvina lernojaro li plenumis postulojn de la 1-a sportostandarto por plenkreskuloj kaj poste plurfoje gajnis unuajn lokojn en konkursoj de Moskvo kaj partoprenis konkurson «Skivojo de Rusio». Sekvante la patron li entuziasmiĝis pri orientiĝado[3]. Dum ok jaroj li frekventis lernejon de la Olimpika rezervo ĉe la Moskva inĝeniera fizika instituto[4].

Jam poste, kiel militisto li plu okupiĝis pri sporto kaj plurfoje gajnis premiajn lokojn ĉe konkursoj de FSB pri skikurado, orientiĝado kaj speciala duatlono[6].

Militlernejo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj bildoj
Aleksandr Perov en militlernejo

Jam en mezlernejo li decidis iĝi militisto. La patrino admonis lin iri al la Moskva inĝeniera fizika instituto, surbaze de kiu funkciis la frekventata de li lernejo de la Olimpika rezervo. La patro samopiniis kaj diris, ke prestiĝo de la militista profesio en la lando falas. Tamen Aleksandr firme decidis fari tion, do en majo de 1992 li enmatrikuliĝis en la Moskva Supera Komandestra militlernejo, trapasinte ĉiujn ekzamenojn kun superaj poentoj[3]. En tiu ĉi lernejo iam studis lia patro[4].

Li estis bona kaj sukcesa lernanto. Printempe de 1994 li ekokupiĝis pri luktoarto. Unue li frekventis sportosekcion en apuda civila institucio, sed poste tia ebleco aperis en la lernejo mem. Lia trejnisto kapitano Drevko rememoras, ke Aleksandr estis obstina sportisto kaj baldaŭ atingis bonajn rezultojn. Li aniĝis la lernejan teamon kaj partoprenis diversajn konkursojn. En 1995 en la konkurso de Moskvo inter kluboj li okupis la trian lokon, malgajninte nur unu batalon[3].

Samtempe li plu estis ano de la lerneja skiteamo, okupiĝis pri kurado, orientiĝado, pafado kaj aliaj sportoj, partoprenis respektivajn konkursojn. En la konkurso de la Armitaj Fortoj de Rusio pri moderna pentatlono (kurado por 8 km, naĝado por 50 metroj, pafado per mitraleto, gimnastiko, obstaklozono) li gajnis premian lokon[3].

Taĉmento «Alfa»[redakti | redakti fonton]

En 1996, iom antaŭ la finaj ekzamenoj la lernejon kun varboceloj vizitis komisiono de la Administracio «A» («Alfa»). Nur 15 lernantoj esprimis deziron daŭrigi la servon en tiu ĉi taĉmento. Ĉiuj ili subiĝis al malfacila testado, kiu inkluzivis kuradon por 3 km dum 10 minutoj, pli ol 100 puŝlevojn, pli ol 20 pendtirojn kaj batallukton kontraŭ sperta taĉmentano de «Alfa». Krome ili alfrontis teston el 300 demandoj, el kiuj Aleksandr 90 % respondis korekte (trapasa limo estis 75 %). Fine el 15 kandidatoj sukcesis nur Aleksandr. Jam post la ekzameno oni aldone demandis lin, ĉu li pretas oferi sian vivon por savi ostaĝojn kaj li respondis jese[3]. Poste li trapasis la finajn lernejajn ekzamenojn, ricevinte superajn poentojn (4 kaj 5 laŭ la kvinpoenta sistemo) kaj estis oficiale akceptita al la taĉmento «Alfa»[6].

Li komencis servon kiel malsupera operaciulo, do deĵoris je periodoj po du-tri diurnoj kaj trejniĝis. Post malpli ol jaro li jam majstre sciis sturmi busojn, konstruaĵojn, aviadilojn kaj loĝejojn por liberigi ostaĝojn. Post unu jaro li estis altigita ĝis operaciulo kaj iĝis supera leŭtenanto. Libertempe li kromlaboris kiel korpogardisto de gravaj komercistoj por kompenci malatan ŝtatan salajron[3].

La 20-an de februaro 1999 li edziĝis al Ĵanna Igorevna Timoŝina. Tiujare komenciĝis liaj afervojaĝoj al Norda Kaŭkazio, kie li partoprenis operacojn kontraŭ teroristoj, kaj lernis minadon kaj eksplodadon. Kamaradoj kromnomis lin Lanugo (ruse Пух), ĉefe pro lia familinomo (pero en la rusa signifas plumo). Por la preskaŭ dumetra specfortulo ĝi sonis ironie[7].

Dum iu ekspedicio li veturis en kirasita transportilo, sub kiu eksplodis fugaso. Aleksandr estis grave kontuzita, do aŭdkapablo de unu orelo malaltiĝis. Tamen al la gepatroj li diris, ke liaj oreloj doloras pro lernopafado[3]. La duan kapotraŭmon li spertis dum konfrontiĝo kun osetaj banditoj en Moskvo, kiuj estigis danĝeran situacion sur vojo kaj poste atakis la indignitan Aleksandron kun basbalbatiloj. Li devis longan tempon kuraciĝi je cerboskuo. La banditoj estis kaptitaj kaj kondamnitaj[3].

Post fini la kuracadon li denove ekspediciis al Norda Kaŭkazio. Dum la batalo ĉe vilaĝo Komsomolskoje en 2000 Aleksandr ŝirmis retiriĝon de samtaĉmentanoj kaj poste mem eskapis sub pafado de teroristoj[8]. Pro tio li estis premiita de medalo «Pro kuraĝo»[9].

La terorisma atako ĉe Dubrovka[redakti | redakti fonton]

Aleksandr Perov partoprenis liberigon de ostaĝoj kaj likvidon de teroristoj dum la terorisma atako ĉe Dubrovka. Tiam 40 ĉeĉenaj teroristoj ostaĝigis pli ol 800 spektantojn de la muzikalo «Nord-Ost» en la Teatra centro ĉe Dubrovka (Moskvo).

Matene la 26-an de oktobro 2002 okazis la sturmo, dum kiu Perov kun kvin aliaj taĉmentanoj agadis en la plej komplika kaj danĝera tereno — en la spektohalo, kie troviĝis pli ol 800 ostaĝoj kaj sub kies plafono pendis 50 kg peza bombo. Perov devis eksplode trarompi ŝtalan pordon kaj tiel penetri la orkestrejon. Tamen dum la operaco Aleksandr decidis ne eksplodigi la pordon, ĉar sturmogrupoj jam invadis la halon kaj oni povus damaĝi ilin[1]. La teroristoj, kamikazinoj kaj la ostaĝoj troviĝis jam en duonkonscia stato pro efiko de speciala gaso. Post likvidi la teroristojn, la taĉmentanoj komencis evakuadon de la ostaĝoj kaj sesope dum 40 minutoj elportadis homojn. Aleksandr sukcesis elporti proksimume 50 ostaĝojn ĝis alvenis savistoj[3].

Pro tiu ĉi operaco li estis honorigita je ordeno de Kuraĝo[3] kaj je honorsigno «Pro Nord-Ost»[6].

En novembro 2002 li partoprenis batalon en Nord-Kaŭkazo, pro kio estis premiita de medalo de Suvorov[9].

En julio 2004 li iĝis grupestro kaj baldaŭ povus atingi rangon de subkolonelo[9].

La lasta batalo en Beslano[redakti | redakti fonton]

La 1-an de septembro 2004 en Beslano (Nord-Osetio) teroristoj kaptis mezlernejon, ostaĝiginte ene de ĝi pli ol 1100 homoj. Aleksandr Perov tiutage troviĝis en Ĥankalo (Ĉeĉenio), kien li forflugis la 16-an de aŭgusto por partopreni serĉadon kaj likvidon de teroristoj, atakintaj la 22-an de junio Nazranon (Inguŝio). La 1-an de septembro estis komenciĝonta lernado en la Akademio de FSB, kie li planis enmatrikuliĝi[7]. Do li rajtis resti en Moskvo, tamen preferis akompani siajn subulojn, plejparte novulojn, en danĝera ekspedicio. Tio estis lia deka batalvojaĝo[9].

Post ricevi informon pri la kapto de la lernejo en Beslano la operacia grupo de «Alfa» tuj ekflugis tien per helikopteroj. Perov kiel unu el komandestroj devis difini lokojn por mitralistoj kaj celpafistoj ĉirkaŭ la lernejo kaj aranĝi por ili pafpoziciojn[3].

La 3-an de septembro en lerneja sporthalo, kie troviĝis plejparto de ili, okazis eksplodo. Postvivintaj ostaĝoj ekfuĝis, sed la teroristoj pafis post forkurantaj infanoj per mitraletoj kaj bombokanonoj. Oni ordonis al la specialaj taĉmentoj komenci la sturmon.

Eksteraj objektoj
La lasta foto de Aleksandr Perov (maldekstre)

Grupo de Perov devis liberigi ĉeangulan ejon de la unua etaĝo, inkluzive de la vasta kantino kun kromaj ejoj, necesejo kaj lavejo. Dum la unua provatako li estis vundita de ferkrado, kiu forfalis de fenestro pro eksplodo kaj frakasis lian kruron. Kamaradoj volis forporti lin al ambulanco, sed li kategorie rezignis kaj daŭrigis la batalon. La banditoj skuale pafadis el fenestroj de lernoĉambroj de la unua kaj dua etaĝoj. Perov decidis penetri la lernejon de alia flanko, sed tie el fenestroj jam forsaltis la ostaĝoj, do specfortuloj stariĝis sub la fenestroj por apreni ilin kaj samtempe pafŝirmi de la teroristoj[3]. Li eksplodigis du pordojn, sed la enirejoj estis barikaditaj de lernotabloj kaj benkoj. Oni provis fortiri ilin per graplo, sed alfrontis mitralpafadon. Do oni devis uzi fenestrojn[2]. Perov ensaltis fenestron de la kantino, mortpafigis banditon ĉe kromĉambro kaj de tie, kaŝita de kromĉambra muro, pafŝirmis eniron de aliaj grupanoj. Sur la kantina planko kuŝis ĉirkaŭ 70 senpoviĝintaj infanoj[5], tamen post unu horo la grupanoj sukcesis forpurigi la ejon de la teroristoj, mortiginte ok banditojn[2]. Perov kun du taĉmentanoj antaŭis, forbarante la banditojn dum aliaj specfortuloj transdonis la infanojn tra fenestroj al savistoj[5].

Poste Perov ricevis novan ordonon: liberigi la tutan dekstran alon de la lernejo, ĉar alia grupo malsukcesis penetri la konstruaĵon de kontraŭa flanko. La grupo de Perov rapide forpurigis kvar lernoĉambrojn de la dekstra flanko de koridoro kaj komencis liberigon de la solena halo. Lia samtaĉmentano suboficiro Oleg Loskov ĵetis en la halon du grenadojn kaj poste impetis tien pafante per mitraleto, sed tuj estis faligita de bandita mitraletisto. Aleksandr, lamanta pro la frakasita kruro, tamen fortrenis lin al komenco de la koridoro, proksime de ŝtuparo kaj tie kune kun Vjaĉeslav Malarov kaj taĉmentanoj de «Vimpel» Andrej Velko kaj Miĥail Kuznecov provis sukuri lin. Tiumomente el polvonubo elkuris teroristo kaj skuale pafis per mitraleto. Ambaŭ taĉmentanoj de «Vimpel» estis grave vunditaj, majoro Malarov pereis surloke. Aleksandr Perov provis defendi sin, sed en lia mitraleto elĉerpiĝis kartoĉoj kaj lin trafis du kugloj, kiuj eniris ingvenon sub kirasveŝto. Alia taĉmentano de «Alfa» vundis la teroriston, sed tiu ĵetis grenadon al la kantino kaj malaperis en la koridoro[5]. Per lasta sinĵeto majoro Perov sukcesis ensalti la kantinon kaj per sia korpo ŝirmis de la grenada eksplodo tri infanojn, ankoraŭ ne evakuitajn[2]. Alkurintaj savistoj ektrenis lin al fenestro por transdoni al ambulanco, sed li jam estis morta[3].

La 6-an de septembro per la ukazo de la prezidanto de Rusio li estis honorigita kiel Heroo de Rusio (postmorte)[1].

La 7-an de septembro li estis entombigita en la Nikolo-Arĥangela tombejo de Moskvo[3].

Memoro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj bildoj
Vic-prezidanto de Asocio «Alfa» Vladimir Elisejev kaj kolonelo Valentin Perov en lernejo N 937. Februaro 2013

Moskvo[redakti | redakti fonton]

  • La 19-an de majo 2006 surbaze de mezlernejo N 937 en Suda administra arondismento de Moskvo malfermiĝis la Muzeo de Aleksandr Perov[1]. En tiu ĉi lernejo estas disdonata ankaŭ la premio de Aleksandr Perov por plej bona kreiva laboro kaj okazas sporta festivalo memore al li, kiun partoprenas ĉiuj lernoklasoj ekde la unua[10]. La 3-an de aŭgusto 2007 la registaro de Moskvo oficiale alproprigis al tiu ĉi lernejo la nomon de la heroo[1][11].
  • En Moskvo ĉiujare okazas skikonkurso je lia nomo[3].

Niĵegoroda provinco[redakti | redakti fonton]

  • En vilaĝo Miĥalenino (Niĵegoroda provinco), naskiĝloko de lia patro, honore al Aleksandr Perov estas nomita strato[3] kaj porinfana sanigo-eduka centro[4]. En tiu vilaĝo li pasigis infanaĝon.
  • En vilaĝo Varnavino (Niĵegoroda provinco) en la Parko de la Gloro staras memorŝildo de Aleksandr Perov, situanta apud tiuj memore al la Herooj de Sovetunio de tiu ĉi distrikto.
  • En Varnavino ĉiujare okazas interdistriktaj ŝakaj, atletikaj kaj skiaj konkursoj memore al Aleksandr Perov[4][3]. Ilin iniciatis kaj dum longa tempo financis lia patro, kiu uzis por tio asekurpremion de la pereinta filo[2].

Aliaj lokoj[redakti | redakti fonton]

  • Unu el klasoj de la mezlernejo de Beslano portas nomon de Aleksandr Perov[2].
  • La 12-an de majo 2005 la Administracio «A» de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio kaj la Asocio de veteranoj de kontraŭterora taĉmento «Alfa» decidis alproprigi al la Milito-patriota junulara unuiĝo «Batalanto» (Ĉelabinsko) nomon de Heroo de Rusio majoro Aleksandr Perov[1]. Tiu ĉi unuiĝo estas konsiderata rezerva lernejo de «Alfa»[9].

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • En 2010 ests farita filmo «Memore al Heroo de Rusio Aleksandr Perov» fare de Olga Dubovaja, kiu prezentas lian vivon[4].
  • En novembro 2011 okazis prezentado de libro «Heroo de nia tempo» fare de Aleksej Prjaŝnikov. Tio estas dokumenta novelo, kiu priskribas vivovojon de Aleksandr Perov[13][14].

Familio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj bildoj
Aleksandr Perov kun la patro kaj filo

Aleksandr Perov, laŭ familia legendo, devenas de la antikva milita klano de strelecoj, kiuj estis persekutitaj de imperiestro Petro la 1-a post la streleca ribelo en 1698. Do iu antaŭulo fuĝis al vilaĝo Kolpakovo (Kostroma provinco) — nun tio estas vilaĝo Miĥalenino de Niĵegoroda provinco kaj enradikiĝis tie, edziĝis kaj okupiĝis pri agrikulturo. Vilaĝanoj kromnomis lin Strelcov, do tio iĝis lia familinomo. Praavino de la heroo, Anna Afanasjevna, insistis ke kelkaj ŝiaj idoj ricevu ŝian denaskan familinomon kaj ŝia edzo Andrej Timofejeviĉ aprobis tion. Tiel en ilia familio aperis familinomo Perov.[5]

Onkloj de lia patro, Matvej, Nikonor kaj Fjodor, same kiel lia avo Anton Andrejeviĉ batalis dum la Unua mondmilito. Fjodor Andrejeviĉ transiris al la Ruĝa armeo kaj militservis en ĝi preskaŭ 40 jarojn. Li partoprenis en la Ĉina-soveta konflikto de 1929, bataloj ĉe lago Ĥasano en 1938, la Vintra milito kaj la Granda patriota milito. Li eksiĝis kiel kolonelo, premiita de la Lenin-ordeno, ordeno de la Ruĝa Stelo kaj aliaj. Fratoj de lia patro, Aleksandr kaj Nikolaj ankaŭ militservis. Aleksandr pli ol sep jarojn servis en aerarmeo. Nikolaj preskaŭ kvin jarojn servis en la Radioteknikaj trupoj de la Mararmeo en Balta maro. Pli aĝa frato finis la Leningradan ĝeneralarmean komandestran lernejon de S. M. Kirov. La patro servis en specialaj fortoj de la Ĉefa spiona administracio[9].

Eksteraj bildoj
Geedziĝo de Aleksandr kaj Ĵanna

Vilaĝo Miĥalenino estis naskiĝloko de lia patro, do ekde la dua naskiĝjaro oni alportadis Aleksandron tien por ferioj. Post emeritiĝo de la patro, la gepatroj de Aleksandr translokiĝis tien[12]. Lastan fojon li vizitis gepatrojn en tiu ĉi vilaĝo somere de 2004[4]. Lia patrino mortis en 2012[15]. Lia patro ĉiujare vizitas Beslanon kaj partoprenas memorceremoniojn[5]. Li renkontiĝas kun tri infanoj, kiujn ŝirmis per sia korpo lia filo, kaj ankaŭ ili vizitas lian domon[2].

En februaro 1999 (laŭ aliaj informoj — la 18-an de julio)[16] Aleksandr edziĝis al Ĵanna Timoŝina[9][5]. En 2001 naskiĝis lia filo Vjaĉeslav.

En aprilo 2008 oni priŝtelis loĝejon de lia vidvino, forportinte monon, multekostajn felpeltojn, brakhorloĝon kun diamandoj. Ŝtelistoj forprenis ankaŭ medalojn kaj ordenojn de la heroo, sed poste forĵetis ilin surstrate[17].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Герои войны: Перов Александр Валентинович (ruse). Herooj de la lando. Arkivita el la originalo je 2012-04-25. Alirita 2015-01-21.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 . Улица его младшего сына (ruse). Южноуральская панорама (2012-09-08). Arkivita el la originalo je 2015-02-09. Alirita 2015-02-09.
  3. 3,00 3,01 3,02 3,03 3,04 3,05 3,06 3,07 3,08 3,09 3,10 3,11 3,12 3,13 3,14 3,15 3,16 3,17 3,18 3,19 3,20 Александр Перов: страницы жизни (ruse). Lernejo N 937 (Suda administra arondismento de Moskvo) (2015-01-21). Arkivita el la originalo je 2015-02-21. Alirita 2015-01-21.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 «Я страны своей солдат...» (ruse). Administracio de Varnavina distrikto, Niĵegoroda provinco. Arkivita el la originalo je 2019-03-01. Alirita 2015-02-08.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 5,6 . Беслан ему "пухом" (ruse). Спецназ России (2013-02-28). Arkivita el la originalo je 2015-02-06. Alirita 2015-02-06.
  6. 6,0 6,1 6,2 Герой России майор Перов Александр Валентинович (17.05.1975-03.09.2004) (ruse). Arkivita el la originalo je 2012-04-25. Alirita 2010-06-26.
  7. 7,0 7,1 . Ангелы спецназа (ruse). Moskva komsomolano (2004-09-22). Arkivita el la originalo je 2015-02-10. Alirita 2015-02-10.
  8. Фильм «Памяти героя России Александра Перова» (ruse) (2010). Alirita 2015-01-21.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 Перов Александр Валентинович (ruse). Фонд «Солдаты XXI века против войн». Arkivita el la originalo je 2015-02-07. Alirita 2015-02-07.
  10. Музей им. Перова Александра Валентиновича (ruse). Arkivita el la originalo je 2017-03-17. Alirita 2015-01-21.
  11. Retejo de la mezlernejo N 937 (Moskvo) (ruse). Mezlernejo N 937. Arkivita el la originalo je 2009-02-05. Alirita 2010-06-26.
  12. 12,0 12,1 . В добрый путь, «Александр Перов» (ruse). Gudok (2011-02-28). Arkivita el la originalo je 2015-02-14. Alirita 2015-02-14. “В ответном слове отец Александра Валентин Антонович Перов тепло поблагодарил начальника Горьковской дороги и всех, кто создал и подготовил к эксплуатации этот электропоезд, дал ему громкое имя Героя России: Боль от потери сына не утихает. Но теперь, глядя на этот электропоезд, мы с матерью можем сказать – «Доброго пути, сынок!».”.
  13. Презентация книги Алексея Пряшникова (ruse) (2011-12-8). Arkivita el la originalo je 2015-02-21. Alirita 2015-01-21.
  14. . Герой нашего времени (ruse). Русский вестник (2011-11-24). Arkivita el la originalo je 2015-02-14. Alirita 2015-02-14.
  15. . Беслан. Десять лет (ruse). Новый путь (Варнавинская районная газета). Вып. 37 (8857) (2014-09-18). Arkivita el la originalo je 2015-02-21. Alirita 2015-02-09.
  16. Перов, Александр Валентинович (ruse). Солдаты России (2011-04-11). Arkivita el la originalo je 2015-02-10. Alirita 2015-02-10.
  17. . Воры украли награды погибшего героя Беслана (ruse). Izvestija (2008-04-29). Arkivita el la originalo je 2015-02-09. Alirita 2015-02-09.