Aleksandr Jakovlev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandr Jakovlev
Persona informo
Алекса́ндр Серге́евич Я́ковлев
Naskiĝo 19-an de marto 1906 (1906-03-19)
en Moskvo
Morto 22-an de aŭgusto 1989 (1989-08-22) (83-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio vd
Alma mater inĝeniera aerarmea akademio Ĵukovski vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Aleksandr Jakovlev
Profesio
Okupo aerokosma inĝeniero • politikistoverkisto • memuaristo • pilotoinĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandr Sergejeviĉ JAKOVLEV (n. 19-an de marto 1906. Moskvo, Rusio – m. 22-an de aŭgusto 1989 Moskvo) estis rusa aviadila dezajnisto, konstrukciisto. Li famiĝis pro la JAK-aviadila serio, kiuj batalis en la Dua Mondmilito.

Jakovlev komence laboris kiel aviadila muntisto kaj jam frue konstruis velaviadilojn, diplomiĝis en 1931 en la Aviadil-Konstrua akademio.

Li dezajnisaviadilojn kun tradicia kaj jetmotoro (Jak-15, 1945). Ankaŭ fama estis la fluganta vagono, la ĝemelmotora helikoptero (Jak–24). Post la Dua Mondmilito, li planis civilajn aviadilojn.

Jakovlev estis membro de la Komunista Partio de Sovetunio ekde 1938, laboris inter 1940 kaj 1956 kiel vicministro pri aviado. Li estis ĉefkonstruisto, 7-foja premiito kun Stalin-premio, okfoje kun Lenin-ordeno.

Li iĝis membro de la Scienca Akademio de Sovetunio en 1976.