Aleksandr Solĵenicin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aleksandr Isajeviĉ SOLĴENICIN (Александр Исаевич Солженицын) (Kislovodsk, 11-a de decembro 1918 - Moskvo, 3-a de aŭgusto 2008[1]) estis rusia verkisto kaj historiisto. Li estis konata malliberulo de la Gulago, kiu post sia kaptiteco konsideris kiel sian taskon konservi la memorojn al la viktimoj de la komunismo. Lia plej konata verko estas la trilogio La Gulaga Arkipelago, kiu en lia propra lando kompreneble ne eldoniĝis, sed aperis en 1973 en la okcidento.

Kiam Solĵenicin verkis sian "Gulagan Arkipelagon", li skribis pri geografia ĉeno da prizonaj insuloj en la nordaj rusiaj maroj kaj en Siberio. La celo de la priskribo estas metafora. La arkipelago kiel grupo da prizonoj ĉirkaŭita de maro de la normala socio. Solĵenicin supozis ke iu donis al Stalin la planojn pri Gulago.

En 1970 Solĵenicin ricevis la Nobelpremion pri literaturo pro sia monumenta verko La Gulaga arkipelago (eldoniĝis en Parizo inter 1973 kaj 1975). Post la publikigado de la unuaj volumoj la verkisto estis arestita kaj en 1974 elpelita. Tra Kolonjo kaj Zuriko Solĵenicin en 1976 finfine alvenis en la usona ŝtato Vermonto.

Sub partigvidanto Miĥail Gorbaĉov la situacio en la Sovetio malstreĉiĝis: ekde 1989 la verkoj de Solĵenicin rajtis reaperi kaj la verkisto en 1990 rericevis sian civitanecon. Kvar jarojn pliposte, post la disfalo de Sovetio, li revenis en Rusion.

Gravaj verkoj

Solĵenicin, 1994
  • Unu tago el la vivo de Ivan Denisoviĉ (Один день Ивана Денисовича, 1962)
  • Kancerpavilono (Раковый корпус, 1968)
  • En la unua cirklo (В круге первом, 1968)
  • La Gulaga arkipelago (Архипелаг ГУЛаг, 1973-1975)
  • Aŭgusto de 1914 ()

Referencoj

  1. http://newsru.com/cinema/04aug2008/dead.html