Aleksandra ĝardeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleksandra ĝardeno
ĝardenoparko • rekonilo [+]

LandoRusio

SituoMoskvo
- alteco138 m [+]
- koordinatoj55° 45′ 9″ N, 37° 36′ 50″ O (mapo)55.75239337.61385111Koordinatoj: 55° 45′ 9″ N, 37° 36′ 50″ O (mapo)
Areo0,1 km² (10 ha) [+]

Aleksandra ĝardeno (Moskvo)
Aleksandra ĝardeno (Moskvo)
DEC
Aleksandra ĝardeno
Aleksandra ĝardeno
Lokigo de Moskvo en Rusio
Map
Aleksandra ĝardeno
Vikimedia Komunejo:  Alexandrovsky Garden, Moscow [+]
vdr
Enirejo de Aleksandra ĝardeno

Aleksandra Ĝardeno (ruse Александровский сад) estas parko en centro de Moskvo. Ĝi situas laŭlonge de la okcidenta muro de la Kremlo.

Post forpelo de la Napoleona armeo el Moskvo en 1812, tiama imperiestro de Rusio Aleksandro la Unua ordonis rekonstrui kaj renovigi la historian ĉefurbon de la lando, grave detruita dum la franca okupado.

La ĉefa urba arkitekto Jozefo Bove desegnis la planon, laŭ kiu en 1820-1823 estis entubigita rivero Neglinka (ruse Неглинка) fluanta preter la norda ekstera parto de Kremla muro ĝis sia enfluo en Moskva riveron.

Samtempe super la tubego oni establis la grandan ĝardenon, kiu en 1856 ricevis nomon de Aleksandro la Unua.

Ĝi estas la unua publika parko en Rusio, kies longeco atingas 865 metrojn. En ĝia komenco troviĝas la memorinda Tombo de la Nekonata Soldato dedeĉita al sovetiaj militistoj pereintaj dum la Dua mondmilito, kie brulas Eterna flamo.

Obelisko omaĝe al la 300-a jubileo de Romanov dinastio

Proksime de la Tombo estas la bela groto, kiun oni konstruis el restaĵoj de moskvaj konstruaĵoj detruitaj dum la Patriota milito en 1812. Ĝi memorigas tiun malgajan periodon en vivo de la lando.

Groto

Centre de la ĝardeno la 10-an de julio 1914 oni establis la grizan, granitan obeliskon omaĝe al la 300-a jubileo de Romanov dinastio. En 1918 la nova bolŝevika registaro ŝanĝis la obeliskon mem kaj ĝian signifon. De tiam ĝi prezentas nomojn de eminentaj revoluciistoj kaj teoriistoj de socialismo.

La ĝardenon plenigas multaj malnovaj arboj, arbustoj kaj freŝaj floroj. Tie tre ŝatas promeni kaj ĝenerale ripozi moskvanoj kaj vizitantoj de la ĉefurbo de Rusio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]