Aleksandra Teodorovna (edzino de Nikolao la 1-a)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aleksandra Teodorovna - edzino de imperiestro de Ruslando Nikolao la 1-a

Aleksandra Teodorovna (ruse Александра Фёдоровна) estis edzino de Nikolao la 1-a, imperiestro de Ruslando en 18251855. Origine ŝi apartenis al germana monarka dinastio Hohenzollern.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Frederica Louise Charlotte Wilhelmina princino de Prusio naskiĝis la 13-an de julio 1798 en Potsdamo. Ŝi estis filino de prusaj gereĝoj Frederiko Vilhelmo la 3-a kaj Luisa Augusta Wilhelmina Amelia.

Ŝi mem kaj ŝia familio komence de la deknaŭa jarcento spertis negativajn rezultojn de t.n. "Napoleonaj militoj", kiam Prusion kaj ĝian ĉefurbon Berlinon okupis la franca armeo.

Ili estis devigitaj translokiĝi al Orienta Prusio kaj loĝi en urbo Memel (nun Klaipėda en Litovio).

Samtempe la reĝa familio petis protekton de tiama imperiestro de RusioAleksandro la 1-a.

Ŝia patrino mortis en 1810, kiam Ŝarlota estis dekdujara knabino.

Post venko super Franca Imperio en 1814 du fratoj de la rusia imperiestro Nikolao kaj Mikaelo vizitis Berlinon, kien revenis la reĝa familio.

Granda princo Nikolao kaj princino Ŝarlota interkonatiĝis kaj baldaŭ ekamis unu la alian.

Post iom da tempo oni heroldis ties gefianĉiĝon. Preparo por la geedziĝo daŭris du jarojn, kiam la fianĉino adoptis la ortodoksismon kaj estis baptita en Rusa Ortodoksa Eklezio kiel Aleksandra Teodorovna (ruse Александра Фёдоровна).

La 13-an de julio 1817 ŝi edziniĝis al Nikolao Pavloviĉ kaj iĝis granda princino (ruse великая княжна Российской Империи) de Rusia Imperio.

Ekde 1825, kiam ŝia edzo surtroniĝis kiel Nikolao la 1-a, ŝi estiĝis edzino de la nova imperiestro kaj titoliĝis - imperiestrino Aleksandra Teodorovna (ruse императрицацарица Александра Фёдоровна).

Dum tridekjara kunvivo ŝi naskis sep gefilojn : Aleksandro – estonta imperiestro Aleksandro la 2-a, Maria, Olga, Aleksandra, Konstantino, Nikolao kaj Mikaelo.

Post morto de Nikolao la 1-a en 1855 ŝi vivis kiel vidvino ankoraŭ kvin jarojn.

Aleksandra Teodorovna mortis la 20-an de oktobro 1860 en Carskoje Selo, rezidejo de rusiaj geimperiestroj, situanta apud Sankt Peterburgo. Ŝin oni entombigis en Petropavlovskij katedralo de Sankt Peterburgo.